Werner Herzog Stipetić (5an de septembro 1942), konata kiel Werner Herzog, estas germana kinreĝisoro, produktoro, scenariisto, aktoro, kaj operoreĝisoro.

Werner Herzog
Persona informo
Werner Herzog
Naskonomo Werner Herzog Stipetić
Naskiĝo 5-an de septembro 1942 (1942-09-05) (81-jaraĝa)
en Munkeno
Religio ateismokatolikismo vd
Lingvoj anglagermanaantikva grekagrekalatina vd
Loĝloko Los-Anĝeleso • Sachrang • MunkenoPicburgoWüstenrot vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato • Maximiliansgymnasium München • Theodor-Heuss-Gymnasium Heilbronn vd
Subskribo Werner Herzog
Familio
Gefratoj Sigrid Duke vd
Edz(in)o Lena Herzog vd
Amkunulo Eva Mattes vd
Parencoj Rudolf Herzog vd
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristofilmmuntisto • filmaktoro • aŭtoroĉefkameraisto • voĉaktoro • dokumenttkinisto • opera director • filma scenaristo • aktoro • reĝisoro vd
Laborkampo kina reĝisorado • opera directing • kinfarado • kina scenverkado • aktorado vd
Aktiva dum 1962– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas ofte konsiderata unu el plej grandaj figuroj de la movado Nova Germana Kino, kun Rainer Werner Fassbinder, Margarethe von Trotta, Volker Schlöndorff, Werner Schroeter, kaj Wim Wenders. Liaj filmoj ofte aperigas heroojn kun neeblaj revoj,[1] homojn kun unikaj talentoj en malhelaj kampoj, aŭ individuojn kiuj troviĝas en konflikto kun la naturo.[2] Franca kinisto François Truffaut iam nomigis Herzog "la plej grava vivanta kinreĝisoro"[3] kaj la usona kinkritikisto Roger Ebert asertis, ke Herzog "neniam faris ununuran filmon kiu estas interkonsentita, honta, farita por pragmatikaj tialoj aŭ seninteresa. Eĉ liaj malsukcesoj estas spectaklaj."[4]

Biografio redakti

El tre malriĉa familio, Herzog edukiĝis sen radio aŭ kino, en kontakto kun la naturo en farmo, for de la moderna mondo. Laŭ Herzog mem, li konis kinon nur estante 11-jaraĝa, kiam li ankaŭ vidis por la unua fojo aŭton. Estante 17-jaraĝa li ankaŭ por unua fojo telefonis. Estante 13-jaraĝa li translokiĝis al Munkeno por ekstudi en mezlernejo. Lia familio gastis provizore en pensio en kiu hazarde gastis ankaŭ Klaus Kinski, aktoro kiu estontece estos ŝlosila en lia kinkariero. Kinski ne rimarkis lin, sed Herzog dekomence jam fiksis la bildon de la senegala aktoro. Dum sia adoleskeco, Herzog trairis etapon tre religian, konvertiĝis al katolikismo, kaj diskutis kun siaj ateismaj samfamilianoj. El tiu epoko li ekvagadis piede; 15-jaraĝa li veturis el Munkeno ĝis Albanio kaj al Grekio.

Por povi studi kaj ĉeesti filmojn, li devis vivteni sin per diversaj laboroj. Ĉirkaŭ 1960 li ricevis la stipendion de la Programo Fulbright por studi kinarton en la Universitato de Dukesno, en Picburgo (Usono). Ankaŭ tie li devis diverse vivteni sin. Li ne laboris kiel helpanto de reĝisoro kaj estis memlernanto. En 1962, estante 20-jaraĝa, li fondis sian kinproduktoran entreprenon, nome Herzogfilmproduktionen. Venontjare li ekfilmis sian unuan kurton, nome Herakles, por kio li devis labori pli ol du jaroj en fabriko en Munkeno.[5] Poste li sekvis sian karieron per longaj filmoj, dokumentaj filmoj ktp.

Kariero redakti

Plej fama aktoro kunlaboranta por Werner Herzog estas Klaus Kinski, kiu ĉefrolulis en Aguirre, der Zorn Gottes, Nosferatu, Woyzeck, Fitzcarraldo, kaj Cobra Verde. En 1999 Herzog reĝisoris kaj rakontis dokumentan filmon Mein liebster Feind - Klaus Kinski, nome pri ilia ofte malfacila rilataro kun Kinski.

Filmaro redakti

Filmoj de Werner Herzog redakti

  • 1962: Herakles (Kurta filmo, 12 minutoj)
  • 1964: Spiel im Sand
  • 1967: Die beispiellose Verteidigung der Festung Deutschkreutz (Kurta filmo)
  • 1968: Lebenszeichen
  • 1968: Letzte Worte
  • 1969: Die fliegenden Ärzte von Ostafrika (Kurta filmo, 45 minutoj)
  • 1969: Maßnahmen gegen Fanatiker
  • 1970: Auch Zwerge haben klein angefangen
  • 1970: Fata Morgana
  • 1970: Niedrig gilt das Geld auf dieser Welt
  • 1971: Behinderte Zukunft
  • 1971: Land des Schweigens und der Dunkelheit
  • 1972: Aguirre, der Zorn Gottes
  • 1974: Die große Ekstase des Bildschnitzers Steiner (Kurta filmo, 45 minutoj)
  • 1974: Jeder für sich und Gott gegen alle (pri la figuro de Kaspar Hauser)
  • 1976: Stroszek (kun Bruno S.)
  • 1976: Herz aus Glas – laŭ scenaro de lia amiko Herbert Achternbusch
  • 1976: How much wood would a woodchuck chuck (Kurta filmo, 44 minutoj)
  • 1976: Mit mir will keiner spielen
  • 1977: La Soufrière - Warten auf eine unausweichliche Katastrophe (Kurta filmo, 30 minutoj)
  • 1979: Nosferatu – Phantom der Nacht
  • 1979: Woyzeck
  • 1980: Glaube und Währung
  • 1980: Huie's Predigt
  • 1982: Fitzcarraldo
  • 1984: Ballade vom kleinen Soldaten
  • 1984: Gasherbrum - Der leuchtende Berg
  • 1984: Wo die grünen Ameisen träumen
  • 1987: Cobra Verde
  • 1988: Gekauftes Glück (Reĝisore Urs Odermatt)
  • 1988: Les Gaulois
  • 1990: Echos aus einem düsteren Reich
  • 1990: Wodaabe - Hirten der Sonne
  • 1991: Das exzentrische Privattheater des Maharadjah von Udaipur
  • 1991: Cerro Torre: Schrei aus Stein
  • 1992: Lektionen in Finsternis
  • 1993: Glocken aus der Tiefe
  • 1994: Die Verwandlung der Welt in Musik
  • 1995: Gesualdo - Tod für fünf Stimmen
  • 1997: Little Dieter Needs to Fly
  • 1999: 2000 Jahre Christentum (televidserio)
  • 1999: Mein liebster Feind
  • 1999: Wings of Hope / Schwingen der Hoffnung (Julianes Sturz in den Dschungel)
  • 2001: Invincible
  • 2001: Pilgrimage
  • 2002: Ten Thousand Years Older (Kurta filmo)
  • 2003: Rad der Zeit
  • 2004: The White Diamond
  • 2005: Grizzly Man
  • 2005: The Wild Blue Yonder
  • 2006: Rescue Dawn
  • 2007: Begegnungen am Ende der Welt
  • 2009: Bad Lieutenant – Cop ohne Gewissen
  • 2009: My Son, My Son, What Have Ye Done
  • 2010: Happy People: A Year in the Taiga
  • 2010: Die Höhle der vergessenen Träume 3D
  • 2011: Tod in Texas
  • 2012: On Death Row

Filmoj pri Werner Herzog redakti

  • 1978: Christian Weisenborn kaj Erwin Keusch – Was ich bin sind meine Filme
  • 1980: Les Blank – Werner Herzog eats his Shoe
  • 1982: Les Blank – Burden of Dreams
  • 1987: Steff GruberLocation Africa
  • 1988: Peter Buchka – Bis ans Ende… und dann noch weiter. Die ekstatische Welt des Filmemachers Werner Herzog

Filmoj kun Werner Herzog redakti

Referencoj redakti

  1. 40 Great Actor & Director Partnerships: Klaus Kinski & Werner Herzog. Empire Magazine. Alirita 2010-06-19.
  2. Werner Herzog and his film language. thedailystar.net. Alirita 2010-06-19.
  3. Cronin, Paul; Werner Herzog. (2002) Herzog on Herzog. Londono: Faber and Faber Limited, p. vii–viii. ISBN 978-0-571-20708-4.
  4. Ebert, Roger (2006). Awake in the Dark: The Best of Roger Ebert, University of Chicago Press, ISBN 0-226-18200-2
  5. Werner Herzog, una retrospectiva, Goethe Institut, 1996, p. 5