Werner LANDGRAF (naskiĝis la 29-an de julio 1959 en Majenco) estas germana astrofizikisto.

Werner Landgraf
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1959 (1959-07-29) (64-jaraĝa)
en Majenco
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo astrofizikisto • astronomofizikisto vd
Doktoreca konsilisto Hans-Heinrich Voigt vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li lernis pri fiziko en la Universitato de Siegen en 1977 kaj tie faris siajn unuaj studioj pri astronomio. Li ricevis sian diplomon en 1979 kaj iris al Universitato de Göttingen por studi astrofizikon.

En 1986 li ricevis postenon de instruisto en la Universitato de Siegen. Krom astronomio kaj astrofiziko, liaj kursoj temas pri la ĉefaj korpoj de la sunsistemo, ties movoj, kosmologio kaj fizika relativeco.

Lia ĉefaj laboroj temas pri la mezuroj de la valoro de la gravita konstanto, de la ĝenerala teorio de relativeco kaj de la ne-gravitaj fortoj en la sunsistemo.

Li malvolvis metodon por korekti erarojn en la kalkulo de orbitoj de kometoj, kiu permesis pli precize kalkuli la orbiton de la Haleja kometo kaj kongrui ĝin kun observoj fare de la antikvaj grekoj en 446 a.K..

Li malkovris sep asteroidojn elde la Eŭropa suda observatorio kaj la asteroido 3132 Landgraf estis tiel nomita en lia honoro.

Malkovritaj asteroidoj : 7
3683 Baumann 23-a de junio 1987
4349 Tibúrcio 5-a de junio 1989
4378 Voigt 14-a de majo 1988
7696 Liebe 10-a de majo 1988
9938 Kretlow 18-a de majo 1988
17412 Kroll 24-a de majo 1988
29148 Palzer 10-a de majo 1988

Lia recenta laboro temas pri la maniero, laŭ kiu la principo de plej eta efiko povus esti la fonto de la fundamentaj ecoj de nia universo, tiaj kiaj : nombro da dimensioj de la spactempo, lumrapido, leĝoj de la fiziko, geometrio kaj eĉ logiko[1].

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti