Werner Müller
Werner Müller estis germana industriestro kaj politikisto. Li naskiĝis 1-an de junio 1946 en Essen kaj mortis la 15-an de julio 2019 samloke. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li estis ministro pri ekonomio kaj laboro. Werner Müller estis senpartia, sed elektiĝis en la registaron laŭ propono de la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). Post la ministra posteno, li de 2003 ĝis 2008 estis prezidanto de la karbomina konzerno RAG en la germana Ruhr-regiono respektive de ties ĥemi-industria branĉo Evonik, kaj de 2005 ĝis 2010 ankaŭ estis prezidanto de la kontrolkonsilio de la germania fervoja konzerno Deutsche Bahn.
Werner Müller | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Werner Müller | |||||
Naskonomo | Wilhelm Werner Müller | ||||
Naskiĝo | 1-an de junio 1946 en Essen | ||||
Morto | 15-an de julio 2019 (73-jaraĝa) en Essen | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bremeno Windthorst High School Meppen (en) (–1965) Altlernejo por Muziko kaj Prezenta Arto Mannheim University of Duisburg (en) vd | ||||
Partio | sen valoro vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komerca estro politikisto ekonomikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||