Werner RUF (15-a de Oktobro 1937 en Sigmaringen) estas germana politikologo, profesoro kaj pacisto.

Werner Ruf
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1937 (1937-01-01) (87-jaraĝa)
en Sigmaringen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo politikologo • sociologo • universitata instruisto
vdr

Werner Ruf studis politikologion kaj sociologion, romanistikon kaj historion en Freiburg im Breisgau, Parizo, Saarbrücken kaj Tunizio. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li specialiĝis pri Nordafriko. El 1971 ĝis 1975 Ruf estis asocia profesoro en la Universitato Aix-Marseille I. Poste li instruis en la Universitato Duisburg-Essen kaj poste en la Universitato de Kaselo. Paralele al la profesora agado, li disvolvigis projektojn pri paco kaj konfliktosolvado.

Lia teksto "La ĝihadisma internacio. Ĉu variaĵo de privata milita entreprenismo?" aperis en Esperanto en la libro Milito kaj paco.[1]

Kelkaj verkoj redakti

  • Der Burgibismus und die Außenpolitik des unabhängigen Tunesien, Bertelsmann Universitätsverlag, Gütersloh 1969, (Erschien in arabischer Übersetzung Ende 2013 in Tunis)
  • Die neue Welt-UN-Ordnung. Vom Umgang des Sicherheitsrates mit der Souveränität der "Dritten Welt", Münster 1994, ISBN 3-929-44038-5. (erschien in arabischer Übersetzung 2013 in Tunis)
  • Die algerische Tragödie. Vom Zerbrechen des Staates einer zerrissenen Gesellschaft, Münster 1997, ISBN 3-929-44094-6
  • Der Islam – Schrecken des Abendlandes. Wie sich der Westen sein Feindbild konstruiert., Köln 2012, ISBN 3-8943-8484-0
  • Islamischer Staat und Co. Profit, Religion und globalisierter Terror, Köln 2016

Notoj redakti

  1. Milito kaj paco. Berto Breĥto: La memoro de la homaro; Andrew Murray: Milito kaj kontraŭstaro al milito; Erhard Crome: Ĉu jarcento pacifika? Bernd Müller: Du strategioj de la ekspansio orienten; Hermann Kopp: Recenzo de la libro de Peter Struynski pri senpilotaj flugmaŝinoj por batalo (sepavoj); Thomas Metscher: "Malbenita estu la milito". Politika poezio - pensadoj pri disputata nocio; 15 jaroj NATO-agreso kontraŭ la Federacia Respubliko Jugoslavio; Werner Ruf: La ĝihadisma internacio. Ĉu variaĵo de privata milita entreprenismo?; Andreas Wehr: Pri la aktualeco de la imperiismo-demando. Elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2014, 82 paĝoj, ISBN 978-2-36960-002-2 (= MAS-libro 107).