Werner W. Wallroth

Werner Wolfgang WALLROTH (naskiĝinta en la 28-a de februaro 1930 en Erfurto, mortinta en la 9-a de aŭgusto 2011 en Potsdam) germana filmreĝisoro kaj aŭtoro, kiu deĵoris pli ol du jardekojn en la orientgermanaj DEFA-studioj. Tiam li faris ankaŭ 11 kinejajn filmojn.

Werner W. Wallroth
Werner W. Wallroth ĉ. en la jaro 1985
Werner W. Wallroth ĉ. en la jaro 1985
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1930 (1930-02-28)
en Erfurto
Morto 9-an de aŭgusto 2011 (2011-08-09) (81-jaraĝa)
en Potsdam
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • verkisto de porinfana literaturo
vdr

Vivo kaj agado redakti

Wallroth trapasis la abiturientan ekzamenon en 1948 kaj ekstudis poste germanistikon kaj anglistikon ĉe la Universitato de Jena. Tiajn studojn li baldaŭ poste interrompis. Sekvis diversaj engaĝiĝoj. I.a. li estis kultura asistanto ĉe la urba konsilantaro de sia naskiĝurbo kaj poste ankaŭ kulturdirektoro ĉe HO Erfurt. Tie li fondis koruson kun kiu li partoprenis en 1951 ĉe la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en Orienta Berlino. En 1954 li iĝis studento ĉe la nove fondita seminario Reĝisorado ĉe la Altlernejo pri filmoarto en Potsdam-Babelsberg kaj estis finstudinta kvin jarojn pli malfrue. Poste li dungitis kiel scienca ĉefasistanto ĉe la menciita altlernejo. Inter liaj instruistoj nombriĝis Martin Hellberg.

La reĝisorada premiero estis en 1961 per la filmo Das Rabauken-Kabarett kun Ernst-Georg Schwill, Peter Reusse, Peter Sindermann kaj Günter Junghans kiel ĉefroluloj, poste venis Mord in Gateway. Li adaptigis romanon de Wolfgang Schreyer kaj enscenigitis en 1964 la politikan aventurfilmon Alaskafüchse. La veninta verko estis Hauptmann Florian von der Mühle, laŭ rakonto de Joachim Kupsch kun Manfred Krug en la ĉefa rolo. Ĝi estiĝis lia plej sukcesa filmo kaj enspezis multon da mono en la kinejoj de GDR. Post tiu ĉi furorverko li filmigis la komunan orient- kaj okcidentgermanan komedion Seine Hoheit – Genosse Prinz kun Rolf Ludwig en la rolo de la orientgermana komercisto Kaufmann Kaspar Mai. Wallroth ekkonfliktis pro tiu ĉi filmo kun la GDR-cenzuro, tiel ke li devis kune kun la scenaristo Rudi Strahl postprilabori la filmon kaj taŭgigi ĝin laŭ socialismaj "idealoj".

En 1975 li realigis la DEFA-indiana-filmo Blutsbrüder, por kiu li skribis kune kun Wolfgang Ebeling kaj la aktoro Dean Reed la scenaron. Malgraŭ jam ekzistintaj orientgermanaj filmoj pri indianoj ankaŭ tiu ĉi filmo furoris kaj havis pli ol 1,6 milionojn da spektantoj. Pli ol 10 jarojn poste Wallroth kreis per Der Doppelgänger sian lastan verkon por DEFA. Ĝi ne tro entuziasme akceptitis. Interesa estas ankaŭ la filmo Zille und ick en dialekto berlina pri la ilustristo Heinrich Zille.

Werner W. Wallroth krome skribis multajn kantotekstojn, i.a. por Gerry Wolff, Chris Doerk, Nina Hagen, Thomas Lück kaj Holger Biege, sed precipe por sia frato, la kantisto kaj komponisto Wolfgang Wallroth.

Filmaro redakti

  • 1961: Das Rabauken-Kabarett
  • 1962: Mord in Gateway (televida filmo)
  • 1964: Alaskafüchse
  • 1968: Hauptmann Florian von der Mühle
  • 1969: Seine Hoheit – Genosse Prinz
  • 1971: Du und ich und Klein-Paris
  • 1972: Lützower
  • 1973: Ein gewisser Katulla (televida filmo)
  • 1975: Blutsbrüder
  • 1976: Liebesfallen
  • 1983: Zille und ick
  • 1985: Der Doppelgänger

Teatraĵetoj redakti

  • Das Wunschkind - (el la teatrejo Schloßtheater en Potsdam)
  • Akt mit Blume
  • Der Neffe als Onkel - (surscenigita en Halle (Saale))

Libroj redakti

  • Tierkinder, guten Tag! Mit Illustrationen von Hans-Joachim Behrendt. Kinderbuchverlag, Berlin 1977.
  • Die Waldmusikanten. Mit Illustrationen von Barbara Schumann und Kompositionen von Rudi Werion. Verlag Lied der Zeit, Berlin 1988, ISBN 3-7332-0041-1. (=la scenaro por planita filmo de Wallroth; pro la neniigo de DEFA ĝi ne plu realiĝis)

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Werner W. Wallroth en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti