Hamminkeln

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio
(Alidirektita el Wertherbruch)

Hamminkeln estas komunumo en Germanio kaj situas ĉe la malsupra Rejno nordokcidente de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas mezgranda urbo. Ĝi apartenas al la distrikto Wesel en la distriktaro Duseldorfo kaj membras en la translima german-nederlanda komunumligo Euregio Rhein-Waal. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 27 248 loĝantojn.

Hamminkeln
Blazono
Hamminkeln (Germanio)
Hamminkeln (Germanio)
DEC

Map

Flago
mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Wesel
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 28 52, 02 81, 0 28 50, 0 28 56, 0 28 57, 0 28 65, 0 28 71, 0 28 72, 0 28 73
Poŝtkodo 46499
Aŭtomobila kodo WES
Oficiala Municipokodo 05170012
Subdivido 7 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Holger Schlierf
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Postfach 12 61
46493 Hamminkeln
Demografio
Loĝantaro 27248 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 44′ N, 6° 35′ O (mapo)51.7319444444446.5908333333333Koordinatoj: 51° 44′ N, 6° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 21 m
Areo 164,44 km²
Oficiala retejo https://www.hamminkeln.de/
vdr

Geografio redakti

Geografia situo redakti

La urbo Hamminkeln situas inter Bocholt en la nordo (ca. 15 km) kaj Wesel en la sudo (ca. 10 km). La Issel trafluas, venante el Raesfeld, la urboteritorion ĝis al la urbolimo de Wesel, kie ĝi, pasinte ekde tie nordokcidenten, forlasas la urboteritorion direkten al Isselburg. La Rejno troviĝas ekde la urboparto Hamminkeln ĉirkaŭ 12 kilometrojn okcidente. Ekde Hamminkeln ĝis la nederlanda landlimo estas nur ĉirkaŭ 16 kilometrojn. Plimalpli du trionoj de la urboteritorio situas en la Naturparko Hohe Mark. Je la urbolimo al Wesel situas la naturprotektujo Großes Veen. Hamminkeln laŭaree estas la plej granda komunumo en la distrikto Wesel. Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.

Urba subdividiĝo redakti

La urbo Hamminkeln subdividiĝas en sep partkomunumojn, el kiuj Hamminkeln (ĉ. 6.600 loĝantoj) kaj Ringenberg (ĉ. 1.900 loxantoj) formas la geografian centron de la urboteritorio, granda je 164,44 km². La partkomunumo Dingden (ĉ. 6.800 loĝantoj) estas la dua setlocentro en la urbostrukturo. La aliaj partkomunumoj estas Brünen (ĉ. 4.000 loĝantoj) kun Marienthal (ĉ. 350 loĝantoj), Loikum (ĉ. 740 loĝantoj), Mehrhoog (ĉ. 6.600 loĝantoj) kaj Wertherbruch (ĉ. 1.100 loĝantoj).

Najbaraj komunumoj redakti

urbo Isselburg
(distrikto Borken)
urbo Bocholt,
urbo Rhede
(ambaŭ distrikto Borken)
urbo Borken
(distrikto Borken)
urbo Rees
(distrikto Kleve)
  urbo Raesfeld
(distrikto Borken),
komunumo Schermbeck
urbo Wesel urbo Hünxe


 

Esperanto en la proksimeco redakti