John Leslie „Wes“ MONTGOMERY (naskiĝis la 6-an de marto 1923[1] en Indianapolis, Indianao; mortis la 15-an de junio 1968 samloke) estis usona ĵaz-gitaristo, kiu pro la dikfingre frapataj oktoĉenoj kaj melodiaj pasaĵoj ĝis nun estas unu el la plej influriĉaj ĵazgitaristoj.

Wes Montgomery
Persona informo
Naskonomo John Leslie Montgomery
Naskiĝo 6-an de marto 1923 (1923-03-06)
en Indianapolo
Morto 15-an de junio 1968 (1968-06-15) (45-jaraĝa)
en Indianapolo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Crispus Attucks High School
Parencoj Anthony Montgomery
Okupo
Okupo gitaristokomponisto • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo
TTT
Retejo http://wesmontgomery.com/
vdr

Fazoj de lia kariero redakti

La kariero de Wes Montgomerys estas maldetale subdividebla en tri fazojn: Post siaj prezentadoj en la klubejoj de sia hejmurbo li surdiskigis ekde la malfruaj 1950-aj jaroj ĝis meze de la 1960-aj jaroj por diversaj diskeldonejoj – precipe ĉe Riverside – plejofte virtuozajn ĵazregistraĵojn kun malgrandaj ensembloj. Ekde 1964 li estis sub kontrakto kun Verve, por kiu li verkis parte tre popularajn diskojn, ofte kun orkestraj aranĝaĵoj de Oliver Nelson kaj Don Sebesky. La arta valoro de ĉi tiuj sonregistraĵoj tamen estis tre malsama, tiel ke ili ĝis nun estas pridisputataj je muzikrecenzistoj kaj ĵazentuziasmuloj. En 1967 li transkontraktis kun la popularmuzika diskeldonejo A&M, kie li fiksiĝis je triviala fonmuziko. Wes Montgomery mortis en 1968 pro korinfarkto.

Vivo kaj verkado redakti

Wes Montgomery estis meminstruinto: li aŭdis unuafoje en la aĝo de dek naŭ la diskojn de Charlie Christian, aĉetis gitaron kaj komencis kopiludi la solaĵojn.[2]Kun siaj fratoj Monk kaj Buddy li koncertis, post dumtaga laboro en fabriko, dum la vesperoj en klubejoj. Lia profesia kariero komencis, kiam li ekde 1948 ĝis 1950 muzikis ĉe Lionel Hampton. Laciĝinte de la koncertvojaĝa streĉo li revenis ankaŭ pro familiaj kaŭzoj al Indianapolis, denove laboris en la fabriko kaj prezentis vespere kun propra bando. Inter 1957 kaj 1959 li foje vojaĝis al San-Francisko, kie liaj fratoj sukcesis kiel la ensemblo The Mastersounds, kaj kie li kunverkis iliajn surdiskigojn . Ĉi tiuj fruaj sonregistraĵoj aperis pli malfrue ĉe Pacific Records.

En 1959 Cannonball Adderley lin aŭdis koncerti en klubejo je Indianapolis kaj peris al li diskokontrakton kun diskeldonejo Riverside Records, je kiu li verkis kun Montgomery sian albumon The Poll Winners. En la sama jaro ekestis la unua albumo de Montgomery por Riverside, akompanate de Melvin Rhyne, orgeno, kaj Paul Parker, frapinstrumentaro. Januaron de 1960 li verkis sian verŝajne plej bonan albumon, The Incredible Jazz Guitar of Wes Montgomery, akompanate de Tommy Flanagan, Percy kaj Albert Heath. Sekvis surdiskigoj kun Cannonball kaj Nat Adderley, Harold Land, Milt Jackson same kiel koncertoj kun John Coltrane. Dum ĉi tiu plej kreoriĉa fazo de sia verkado ankaŭ ekestis liaj albumoj So Much Guitar (1961) kaj Full House (1962) kun Johnny Griffin kaj la triopo de Wynton Kelly, kun kiu li ankaŭ koncertis, same kiel kun siaj fratoj Monk kaj Buddy kiel The Montgomery Brothers. Sur la pli malfruaj albumoj de Riverside, ekz. Guitar On the GoFusion! Montgomery ligis „la ritmon kaj la energion de rok[-muziko] kun ĵazharmonioj“.[3]

Post 1964, kiam Orrin Keepnews rezignis la eldonejon Riverside,[4] Wes Montgomery tenis kontrakton kun Verve Records. En 1965 li koncertvojaĝis en Eŭropo, prezentis en la londona ĵazklubejo Ronnie Scott’s kaj muzikis kun Johnny Griffin kaj Harold Mabern en Parizo. Sur la unua albumo ĉe Verve ties muzikproduktisto Creed Taylor metis Montgomerion en bandegan medion kun apompanantoj kiel Jerome Richardson, Jimmy Cleveland, Urbie Green, Quentin Jackson aŭ Clark Terry; post tio ekestis rapida sinsekvo da sep albumoj kun bandetoj, bandegoj kaj arĉinstrumentoj, sur kiuj la orkestroj de Oliver Nelson, Claus Ogerman aŭ Don Sebesky akompanis la gitariston. Iliaj aranĝaĵoj kreis, anticipe glatan ĵazon, tre popularan ĵazon el instrumentaj versioj de tiam tre aktualaj furorkantoj kiel California Dreamin’, Golden EarringsGoin’ Out of My Head, kiu ricevis Gremion. Tiel Wes Montgomery fariĝis „modela ekzemplo por la surmerkatigo, al kiu tiom da ĵazmuzikistoj estas submetitaj. Creed Taylor produktis lin laŭ la vidpunkto de vendebleco kaj al li“ – kio ja laŭ recenzisto Gary Giddins estus la minimuma – „eĉ ne permesis, muziki sur ĉiu tria aŭ kvara disko tian muzikon, kiu estis lia vera korafero.“[5] En 1962 Wes Montgomery diris en intervjuo kun Newsweek: „Mi konas la melodion, vi konas ĝin ankaŭ. Kial mi ludu ĝin?“ Kaj je la fino de sia vivo li esprimis: „Mi estas deprimita pri mia ludo ...“[6]

Tekniko redakti

Montgomery validas krom Charlie Christian kiel la ja plej influriĉa usona ĵazgitaristo. Li evoluigis kaprican ludoteknikon, je kiu li frapis la kordojn per sia dikfingro anstataŭ per plektro, gennerante tiel tre mildan sonon. Karakteriza estis lia oktotekniko transprenita de Django Reinhardt, kiu eĉ nun estas imitata. Je tio oni ludas du kordojn samtempe, dum kiam oni dampas la interan kordon per la maldekstra mano. Ĉar oni tiam kunfrapas ankaŭ la mezan el la tri prenitaj kordoj, ekestas sono pli perkuta ol de aliaj oktoteknikoj, kiu tamen pro la dikfingra tekniko ne sonas tro malmilda. Krome Montgomery ludis ofte vastajn blokakordajn solaĵojn je plej alta nivelo. Pro akordaj anstataŭaĵoj, kiuj estis kaj la bazo de lia solomuzikado kaj ankaŭ de la akorda akompano, Montgomery sonis por la tiama epoko tre moderna. Ekzemple li muzikis ofte super minor-akordoj la paralelan maĵoran septakordon aŭ super dominanta septakordo la minor-septakordon kvarton pli malaltan. Per tiaj teknikoj li akcentis la pli altajn intervalojn de la bazaj harmonioj 7, 9, 11, 13, kion oni nuntempe nomas ankaŭ plurakordismo.

Kiel ja plej fama posteulo de Wes Montgomery validas George Benson.

Diskoj redakti

de la bandestro redakti

  • Fingerpickin’ (Pacific Jazz, 1958) kun Buddy kaj Monk Montgomery, Freddie Hubbard
  • Kismet, 1958
  • The Montgomery Brothers, 1958
  • Montgomeryland, 1958
  • A Good Git-Together, 1959
  • The Wes Montgomery Trio, 1959
  • The Incredible Jazz Guitar of Wes Montgomery, 1960, Riverside Records
  • So Much Guitar, 1961
  • Full House (1961)
  • Portrait of Wes (1962)
  • Fusion! (Riverside, 1963)
  • Movin’ Wes (Verve Records, 1965)
  • Smokin’ at the Half Note Verve Records, 1966)
  • Impressions - The Jazz Sides of Wes Montgomery (Verve, kompilaĵo 1965-66)
  • Greatest Hits (A&M Tape 1968/1970)
  • Echoes of Indiana Avenue (Resonance Records, 1957/58, eld. 2012)

de la kunbandestro aŭ gastmuzikisto redakti

  • Cannonball Adderley: Cannonball Adderley and the Poll Winners (Landmark, 1960):
  • Nat Adderley: Work Song, 1960
  • Lionel Hampton: 1949–1950 (Classics), 1950 (Classics)
  • Milt Jackson & Wes Montgomery: Bags Meets Wes (Riverside/OJC, 1960)
  • Harold Land: West Coast Blues (OJC; 1960)
  • Jimmy Smith & Wes Montgomery: Jimmy & Wes - The Dynamic Duo (Verve, 1966) kun la orkestro de Oliver Nelson
  • Jimmy Smith & Wes Montgomery: Further adventures of Jimmy Smith and Wes Montgomery

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Joachim Ernst Berendt kaj Günther Huesmann: Das Jazzbuch. Fischer Taschenbuch Verlag, Frankfurto ĉe Majno 1992
  • Richard Cook kaj Brian Morton: The Penguin Guide To jazz On CD. Sesa eldono, Peguin, Londono 2001
  • Martin Kunzler: Jazzlexikon. Rowohlt, Reinbek 1988
  • Gene Lees: Akompanteksto pri Movin’ Wes (Verve, 1965)

Referencoj redakti

  1. Barry Kernfeld (eldonisto) The New Grove Dictionary of Jazz, 1988. Feather, Gitler The biographical dictionary of Jazz 1999 indikas 1925.
  2. En la akompanteksto por la albumo Movin’ Wes Gene Lees rakontas, kiel Wes Montgomery akiris sian apartan dikfingran teknikon: Por eviti tro laŭtajn sonojn dum la gitarekzercado, li eksperimentis ludi per dikfingro anstataŭ per plukado.
  3. cit. laŭ Cook kaj Morton
  4. Alternativaj kaj aliaj nepublikigitaj sonregistraĵoj de la fazo ĉe Riverside pli malfrue aperis ĉe eldonejo Milestone
  5. Kiel iaspeca kompenso al ĵazgitaristo Montgomery estas rigardenda la bonega kompilaĵo Impressions – The Jazz Sides de Verve Records, jen la recenzo de Cook kaj Morton
  6. cit. laŭ J.-E. Behrendt / Günther Huesmann, p. 392