Wesendonck-lidoj

(Alidirektita el Wesendonck-Lidoj)

La Wesendonck-Lidoj estas lidociklo de Richard Wagner laŭ poemoj de Mathilde Wesendonck. La kvin poemoj por virina voĉo kaj piano ekestis en la jaroj 1857 kaj 1858. Muzikeldonejo C. F. Peters publikigis ilin kun preseraro en la familia nomo („Wesendonk“ anstataŭ „Wesendonck“).

La titoloj redakti

La plej kutima sinsekvo de la lidoj estas jena:

  • 1. Der Engel [La anĝelo]
  • 2. Stehe still! [Trankvile]
  • 3. Im Treibhaus [En la forcejo] (studaĵo por Tristan und Isolde)
  • 4. Schmerzen [Doloroj]
  • 5. Träume [Sonĝoj] (studaĵo por Tristan und Isolde)

Historio redakti

Laŭ Richard Wagner ĉiu artisto havas la rajton de muzo. Tian li trovis ekde 1852 en sia svisa ekzilo je Zuriko per Mathilde Wesendonck, kies edzo Otto Wesendonck, bonhava silkokomercisto, subtenis lin finance kaj idee.

Al la rilato de la du baris la vojon unuaflanke la edzo de Mathilde kaj aliaflanke la tiama edzino de Wagner, Minna, tiel ke vera amrilato ne povis evolui. La rilato konsistis - ĝis la subita fino, kiam Minna forkaptis leteron de Wagner al Mathilde kaj provokis rompon – precipe el neplemumita sopiro de unu al la alia.

Ĉi tiu situacio reflektiĝas en la opero Tristan und Isolde de Wagner. Proksimume samtempe li muzikigis la kvin poemojn de Mathilde. Du lidojn el ĉi tiu ciklo li klaresprime nomis studaĵoj por Tristan und Isolde („Im Treibhaus“ kaj „Träume“). Fakte oni sentas je ĉiu el la Wesendonck-lidoj tiun daŭran kaj tamen nekontentigantan sopiron, kiu ankaŭ konsistigas la karakteron de Tristan und Isolde. La sinsekvo de la lidoj ne estas klare fiksita; Wagner ĝin plurfoje ŝanĝis.

Wagner komponis la Wesendonck-lidojn por virina voĉo kaj piano. La lidon „Träume“ li mem instrumentis en decembro 1857 por soloviolono kaj malgranda orkestro. Felix Mottl verkis la instrumentadon de la ciklo por granda orkestro, je kio li transprenis por „Träume“ la jam menciitan aranĝaĵon de Wagner. Versiojn por kantvoĉo kaj ĉambrorkestro faris en 1972 Vieri Tosatti, en 1976 Hans Werner Henze, en 2005 Andreas N. Tarkmann kaj en 2007 Ronald Kornfeil.

Elstaraj sonregistraĵoj redakti

  • Frida Leider - Londona Simfonia Orkestro - John Barbirolli (1931)
  • Eileen Farrell - simfoniorkestro - Leopold Stokowski (1947)
  • Kirsten Flagstad - Bruno Walter (piano) – (koncerte de la 23-a de marto 1952, Novjorko)
  • Christa Ludwig – Londona Filharmonia Orkestro - Otto Klemperer (1962)
  • Yvonne Minton – Londona Simfonia Orkestro – Pierre Boulez (1979)
  • Birgit Nilsson - Londona Simfonia Orkestro - Colin Davis
  • Jessye Norman - Londona Simfonia Orkestro - Colin Davis (1975)
  • Dagmar Pecková - Pražská komorní filharmonie - Jiří Bělohlávek (1999)

Eldonoj redakti

La eldonoj plejparte aperis kun la preseraro „Wesendonk“ (ĝuste: „Wesendonck“).

  • Gedichte von Mathilde Wesendonk. In Musik gesetzt von Richard Wagner. (Für Gesang und Klavier). Mit einem Nachwort von Joachim Kaiser. Insel Verlag, Frankfurto 1961. (Insel-Bücherei 107/B)
  • Fünf Gedichte Für eine Frauenstimme (Wesendonk-Lieder). Deutscher Verlag Für Musik, Lepsiko 1962. (Faksimile-Ausgabe)
  • Fünf Lieder nach Gedichten von Mathilde Wesendonk für eine Frauenstimme und Klavier. Ausgabe für Sopran. Edition Peters, Lepsiko 1982.
  • Fünf Lieder für Singstimme und Orgel, bearb. von Hans Peter Eisenmann. Edition Walhall, Magdeburgo 1994.

Eksteraj ligiloj redakti