West Point

federacia servoakademio en West Point, New York, Usono

West Point estas militistara fortikaĵo ĉe la flanko de la rivero Hudsono en la ŝtato Novjorkio. La loko por konstruo de la fortikaĵo estis elektita de George Washington, kaj la fortikaĵoj estis projektitaj de la pola militisto Tadeusz Kościuszko en 1778. Generalo Washington opiniis, ke West Point estis la plej grava defenda pozicio sur la tuta nordamerika kontinento. Altaj montetoj super meandroj de la rivero permesis al la Usona Terarmeo la tutan kontrolon de la trafiko sur la rivero dum la Usona Milito de Sendependeco.

West Point
militista lernejo • milita muzeo • publika eduka institucio en Usono
moto Duty • Honor • Country
(Devo, honoro, lando)
Informoj
fondodato 16-a de marto 1802
fondinto(j) Thomas Jefferson vd
speco Ŝtata
Situo
Geografia situo 41° 23′ 34″ N, 73° 57′ 30″ U (mapo)41.39277778-73.95833333Koordinatoj: 41° 23′ 34″ N, 73° 57′ 30″ U (mapo)
lando Usono
Nombroj
nombro de studentoj 4 487 vd
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Centro por Esploradaj Bibliotekoj vd
West Point (New York)
West Point (New York)
DEC
West Point
West Point
Map
West Point
vdr

Krome oni metis grandan ĉenon por bloki la britajn militŝipojn, supozante ke la ŝipoj devus halti, kaj kanonoj, situantaj ĉe montoj, forpafus ilin. La britoj neniam provis trapasi tie, tamen spertuloj kredas nun ke la ĉeno ne estus sukcesinta favore al la revolucianoj.

En 1802, la Usona registaro starigis la lernejon United States Military Academy (Usona Militista Altlernejo) ĉe West Point, por ke la lecionoj de militoj transirus de generacio al generacio. Tio naskis favorajn rezultojn por Meksika-Usona Milito de 1848, la Hispana-Usona Milito de 1898, la Unua mondmilito kaj la Dua mondmilito. Dum la Usona Interna Milito, generaloj kaj oficiroj de West Point regis ambaŭ flankojn kaj la gvidantoj de la uniistoj kaj la konfederacianoj estis egalaj; aliaj faktoroj venkigis la union super la ribelo. Multaj el la plej famaj generaloj kaj eĉ prezidantoj de Usono studis ĉe West Point: William Tecumseh Sherman, Douglas McArthur, kaj Norman Schwarzkopf. Verkisto kaj poeto Edgar Allan Poe forlasis la altlernejon antaŭ fino de la studjaro (estus fininta en 1834).

Diplomitoj redakti

(kun forlasjaro de la altlernejo)

Konindaj naskiĝintoj en la urbo redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti