Westdeutsche Allgemeine Zeitung

taggazeto en Germanio

Westdeutsche Allgemeine Zeitung (laŭvorte "okcidentgermania ĝenerala gazeto", mallongigo WAZ) estas germana regiona gazeto, kiu aperas ĉiutage de lundo ĝis sabato. Ĝi precipe raportas pri novaĵoj el la kerna Ruhr-regiono, la forte industriigita centra parto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, fondiĝis en la urbo Essen (en Esperanto foje Asindo) kaj havas sian centran redakcion tie. Gazetaj eldonoj ekde la 3-a de aprilo 1948 aperas ĉiutage de lundo ĝis sabato.

Westdeutsche Allgemeine Zeitung

emblemo

taggazeto
Speco ĉiutage de lundo ĝis sabato

Establodato 3-a de aprilo 1948
Fondinto(j) Erich Brost • Jakob Funke vd
Posedata de Funke Mediengruppe vd

Retejo oficiala retejo
vdr
zepelino varbaĵo por la gazeto
pli proksime

En la dua jarkvarono de 2016, do inter aprilo kaj junio, sume vendiĝis averaĝe 570 446 ekzempleroj ĉiutage, plejmulto en abonoj, sed signifa parto ankaŭ per unuopaj aĉetoj.

Eksteraj ligiloj redakti