Westminster
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Westminster (Koloradio) kaj Westminster (Kalifornio). |
Westminster (elparolu: ŭestmínsta, pli precize [wɛstˈmɪnstə]) estas kvartalo de Centra Londono, Britio, kaj historia parto de la City of Westminster (civito Westminster), kiu estas unu el la 32 distriktoj de Granda Londono. Tie troviĝas interalie la palaco Westminster, kiu entenas la Parlamenton de la Unuiĝinta Reĝlando. Westminster situas sudokcidente de la kvartalo City, kaj 0,8 kilometron sudokcidente de Charing Cross.
Westminster | |||
---|---|---|---|
kvartalo de Londono bazarurbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | SW1 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 30′ N, 0° 8′ U (mapo)51.4995-0.13329999999999Koordinatoj: 51° 30′ N, 0° 8′ U (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Westminster [+] | |||
Historie, la nomo "Westminster" estis precipe uzita por difini la areon ĉirkaŭ la abatejo Westminster, kiu restis la sidejo de la angla registaro dum mil jaroj. La nomo signifas "okcidenta ĉefpreĝejo".
Elstaruloj
redakti- Charles Churchill, satiristo