Westungarischer Grenzbote

Westungarischer Grenzbote [okcidenthungara limsendito] estis germanlingva gazeto, fondita de Simonyi István en 1872 kaj eldonita en Bratislavo. Ĝin kunfondis Horn Ede kaj Jókai Mór. Simonyi baldaŭ iĝis posedanto de la gazeto kaj eĉ foje aperigis antisemitajn skribojn.

Ĝi estis siatempe la sola opozicia germanlingva gazeto en Hungario.

La gazeto ĉesis en 1918; anstataŭis ĝin Grenzbote ekde 1919 (ĝis 1945).