Wewak estas la ĉefurbo de la provinco Orienta Sepik de Papuo-Nov-Gvineo. Ĝi estas sur la norda marbordo de la insulo Nov-Gvineo. Ĝi estas la plej granda urbo inter Madang kaj Jayapura.

Wewak
urbeto
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 3° 33′ S, 143° 38′ O (mapo)-3.55143.63333333333Koordinatoj: 3° 33′ S, 143° 38′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Wewak (Papuo-Nov-Gvineo)
Wewak (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Wewak
Wewak
Situo de Wewak

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wewak [+]
vdr

Inter 1943 kaj 1945, dum la Dua Mondmilito, Wewak estis loko de la plej granda japana aerbazo en ĉeftero de Nov-Gvineo. La bazo estis submetita al ripetita bombado fare de aŭstraliaj kaj usonaj fortoj, ĉefe dum unu amasa atako en la 17a de aŭgusto 1943. Okcidente de la urbocentro estas duoninsulo konata kiel Kabo Wom, kiu estis la loko de la kapitulaco de la japanaj fortoj el Nov-Gvineo la 13an de septembro 1945. La loko nunu estas hejmo de malgranda memormonumneto. La iama japana aerodromo estas ankoraŭ uzata kiel Wewak Internacia Flughaveno.[1] En aŭgusto 1945 okazis du procesoj pro militkrimoj ĉe Wewak pro mutilado kaj kanibalismo. Leŭtenanto Takehiro Tazaki estis kondamnita al mortopuno (poste ŝanĝita al 5-jara enprizonigo kaj punlaboro) kaj alia akuzito estis senkulpigita.[2]

Notoj redakti

  1. "East Sepik Province Papua New Guinea". Arkivigite je 2013-05-09 per la retarkivo Wayback Machine Pacific Wrecks. Alirita la 6an de junio 2010.
  2. Philip Piccigallo: The Japanese on Trial; Austin 1979; ISBN 0-292-78033-8 (Kap. 7 "Australia and Others")