What Are Little Girls Made Of?

"What Are Little Girls Made Of?" [El kio etaj junulinoj estas?] estas la sepa epizodo de la unua sezono de la usona televidserio de scienca fikcio, Star Trek: The Original Series. Verkita de Robert Bloch kaj reĝisorita de James Goldstone, ĝi unue elsendiĝis la 20-an de oktobro 1966. La titolo de la epizodo estas prenita de la kvara verso de la 19-jarcenta vartokanzono What Are Little Boys Made Of?.

What Are Little Girls Made Of?
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo What Are Little Girls Made Of?
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 20 okt. 1966
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) James Goldstone • Gene Roddenberry
Scenaro Robert Bloch
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Exo-Ⅲ • universo de Star Trek
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • Nichelle Nichols • Michael Strong
IMDb
vdr

En la epizodo, Christine Chapel serĉas sian longtempe perditan fianĉon, kaj malkaŝas lian sekretan planon por galaksia konkero.

Intrigo redakti

Je steldato 2712.4, la stelŝipo USS Enterprise (NCC-1701), sub la komando de Kapitano James T. Kirk, vojaĝas al la glacia planedo Exo III por serĉi la astrobiologiston Dr. Roger Korby (rolita de Michael Strong). Korby estas fianĉo de Christine Chapel, kiu petis ke la "Enterprise" serĉu Korby'n. Oni fine trovis ke li vivas en aro de kavernoj, forlasita de formortinta raso.

Per la helpo de Ruk (Ted Cassidy), ankoraŭ funkcianta androido de la tempo de la originaj loĝantoj, Korby kreis pliajn androidojn, unu en formo de belega virino, kiun li nomas "Andrea" (Sherry Jackson). Chapel rekonas la helpanton de Korby, D-ro. Brown, sed surprize, ke la viro ne memoras ŝin. Fakte, Brown ankaŭ estas androido kreita kiel prototipo por la plano de Korby anstataŭigi ŝlosilan dungitaron en la Unuiĝinta Federacio de Planedoj kun androidaj duobligoj sub sia kontrolo.

Korby kreas akuratan androidan duplikaton de Kirk. Ĉar la personeco de Kirk estos presita sur la androido, la reala Kirk imagas sin insultante Spockon kiel "mestizo". Korby sendas la duobligatan Kirk en la kosmoŝipon por preni ĝian regadon. Kiam Spock demandas la ordonojn de Kirk-androido, ĝi ripetas la insulton, kiun Kirk uzis. Spock, rimarkante, ke ĉi tiu ne estas Kirk, formas sekurecan teamon kaj iras kun la Kirk-androido reen al Exo-III.

Dume, la reala Kirk, gardita de Ruk, konvinkas la androidon, ke Korby estas minaco al lia daŭra ekzisto kaj devas esti detruita. Ruk komencas memori la konflikton inter la "malnovaj uloj" kaj la androidoj, kiuj kondukis al la malaltiĝo de la civilizacio antaŭ jarcentoj, kaj finas ke konflikto denove estas neevitebla. Korby eniras kaj Ruk alfrontas lin, sed Korby detruas Ruk. Malmulte poste, en batalo kun Kirk, la haŭto de la mano de Korby estas disŝirita, malkaŝante ke ankaŭ li estas androido.

Nun estas klare, ke Korby transferis sian menson al androida korpo. Li petegas ke Chapel kredu, ke li estas ankoraŭ la sama viro, sed Chapel estas repelita de tio, kion li faris al si mem. Andrea, rimarkante, ke ŝi amas Korby'n, kisas lin kaj pro malespero, Korby fajrigas Andrea'n brakumante ŝin, detruante ilin ambaŭ.