Whig
ekspartio en Britio
Whig [ŭig] estis la nomo de unu el la du ĉefaj britaj politikaj partioj de la malfrua 17-a jarcento ĝis la mezo de la 19-a jarcento. La alia grava partio estis la Tory. Anoj de la partio konatiĝis kiel Whigs [ŭigz].
Whig | ||
---|---|---|
Whigs | ||
![]() | ||
partio former liberal party vd | ||
Dum | 1678 - 1859 | |
Antaŭulo | Country Party | |
Sekvanto | Liberala Partio | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando | |
Whigs kontraŭis la tropotencon de la monarĥo, kaj subtenis la rajton de la angla parlamento superi la monarĥon. De 1714 ĝis 1760 ili dominis britan politikon. Dum la frua 19-a jarcento ili subtenis la abolon de sklaveco kaj la plivastigon de voĉdonrajtoj. Meze de tiu jarcento la Whig-partio evoluis en la partion Liberal.