Whitchurch (Shropshire)

Whitchurch estas malgranda urbo en Shropshire, Anglio. Ĝi enhavas ĉirkaŭ naŭ mil loĝantojn.

Whitchurch
urbetobazarurbo
Administrado
Poŝtkodo SY13
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 58′ N, 2° 41′ U (mapo)52.969-2.6827Koordinatoj: 52° 58′ N, 2° 41′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Whitchurch (Anglio)
Whitchurch (Anglio)
DEC
Whitchurch
Whitchurch
Situo de Whitchurch
Whitchurch (Britio)
Whitchurch (Britio)
DEC
Whitchurch
Whitchurch
Situo de Whitchurch

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Whitchurch, Shropshire [+]
vdr


Drinkejo Black Bear (Nigra Urso), Whitchurch

Dum la 1-a jarcento la romianoj fondis kaj konstruis fortikaĵon kaj urbeton nomitan Mediolanum (kiel la pli aĝa Milano), situantan apud grava vojo de Chester al Wroxeter. En la vilaĝa muzeo troveblas romiaj artefaktoj.

En la preĝejo entombiĝis John Talbot (1-a grafo de Shrewsbury), kiu militis kontraŭ Johana de Arko. En 1403, tuj post la Batalo de Shrewsbury, Henry Percy (2-a grafo de Northumberland), kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 4-a, estis entombigita tie, sed, post kiam estiĝis onidiroj ke li ja ne mortis, Henriko la 4-a elfosigis la kadavron kaj elmontris ĝin (palisumitan sur lancon) en la bazarplaco de Shrewbury antaŭ ol elmontri diversajn partojn de la kadavro aliloke en Anglio.

La komponisto Edward German (1862–1936) naskiĝis en Whitchurch, kaj liaj restaĵoj kuŝas en la vilaĝa tombejo.

La nomo "Whitchurch" ("blanka preĝejo") devenas de antaŭa normanda preĝejo, anstataŭita de la nuna preĝejo en 1712.