Zeneggen

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Widum)

Zeneggen estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 276 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Zeneggen
Blazono de Zeneggen
Blazono de Zeneggen
Blazono de Zeneggen
Zeneggen
Zeneggen
Zeneggen
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 16′ 33″ N 7° 51′ 50″ O / 46.27583 °N, 7.86389 °O / 46.27583; 7.86389 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 33″ N 7° 51′ 50″ O / 46.27583 °N, 7.86389 °O / 46.27583; 7.86389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 276
Areo 7,49 km²
Alteco 1370 m super marnivelo
Poŝtkodo 3934
Komunumkodo 6299
Mapo de Zeneggen
Mapo de Zeneggen
Situa mapo de Zeneggen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Zeneggen situas en Supra Valezo sude de Vispo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Vispa. La komunumo Zeneggen konsistas el la setlejoj Alt Zeneggen, Eggen, Im Esch, Schulmatten, Sisetsch, Stadlen, Unterbiel, Widum kaj Winkelried.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,49 km², de kiuj 58,2% estas kovritaj de arbaro, 29,8% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Zeneggen limas en nordo al Vispo, en oriento al Visperterminen, en sudo al Stalden, en sudokcidento al Törbel, en okcidento al Bürchen, kaj en nordokcidento al Rarono.

Trafiko redakti

Zeneggen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Zeneggen kondukas kurvoriĉa veturvojo ek de Vispo. Pere de poŝtaŭtolinio al Vispo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Zeneggen datiĝas el la jaro 1283 kiel Eccun. En Zeneggen estis trovitaj restaĵoj de montara setlejo el la meza bronzepoko en Kasteltschuggen kaj tombejokampo el la La-Tène-epoko en Sisetsch. Unuaj akvumigaj regularjoj datiĝas el la jaroj 1343 kaj 1400, komunumaj regularoj el la jaroj 1586 kaj 1604. Post la konstruo de la veturebla vojo kaj la malfermo de la fabriko de Lonza en Vispo Zeneggen transformiĝis el kamparana komunumo al loĝloko de Vispo.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti