Malfermi la ĉefan menuon

Wieland-bieno (Oßmannstedt)

Wieland kaj lia bieno sur poŝtmarko de 1973.
La domo kun la delfina fontano.

La Wieland-bieno en Oßmannstedt, latinigite: Osmantinum, estas idiliecega loko inter Weimar kaj Apolda.

HistorioRedakti

En la valo de la rivero Ilm troviĝas la pli ol 1000 jaroj aĝa vilaĝo, kie vivis de 1797-1803 Christoph Martin Wieland. Jam ne eltenante la bruozan loĝejon en Weimar li aĉetis per la monon ricevitan de sia eldonisto Georg Joachim Göschen la bienon en Oßmannstedt.

Li transloĝiĝis kun ĉiuj havaĵoj kaj la tuta familio kamparon ĝojante pri estonta vivo en la naturo. En la granda unuetaĝa biena domo, en la ekonomiaj ejoj, en la ĝardeno, en la parko, sur la herbaroj kaj kampoj ekfloros lia intelektuala agado. Tri filoj prizorgis la agrikulturon, ses filinoj la mastrumadon kaj la ĝardenon. Wieland mem plantis arbojn, interrilatis kun la kamparanoj kiel kamparano kaj volonte montris al vajmaranoj sian bienon.

Inter la multnombraj gastoj venintaj tien ĉi estis Goeto kiu de la najbara bieno en Apolda-Oberroßla ofte interkomunikadis, Johann Gottfried Herder, Ŝilero, Jean Paul, Ludwig Gleim kaj Johann Gottfried Seume. En aŭtuno de 1802 laŭtlegis Heinrich von Kleist, tiam ankoraŭ nekonatulo kaj senĉese kaj maltrankvile la mondon trairanta poeto, el sia verko Robert Guiskard. Wieland gastigis la interne disŝiriĝinton kaj preparis al li lokon de ripozo kaj rifuĝo.

Kreemo kaj batoj de la sortoRedakti

La wieland-a kreiveco malgraŭ la kamparanaj taskoj ne lamis! En Oßmannstedt estiĝis la verkoj Agathodämon kun esploroj pri la kristanismo kaj Aristipp und einige seiner Zeitgenossen, historia leterromano pri greka kulturo kaj la tie plej granda filozofa personulo Sokrato. Baldaŭ tamen venis zorgoj financaj ĉar Wieland tro multe pagis por la bieno kaj ne sukcesis disponigi ĉiujn rimedojn necesajn por kultivado kaj mastrumado.

Duraj sortobatoj plue venis: mortis unu filo en akcidento kaj Sophie Brentano, nepino de la dumjunultempa amikino Sophie La Roche mortis de tifo. Finfine perdis la vivon lia ege amata edzino Anna Dorothea post 36 feliĉaj jaroj da kuneco. Por Wieland ĉiu vivosenco ĉesis: ĉe la plej bela loko de la biena parko li entombigis la amatajn personojn, adiaŭis la kamparanan vivon kaj transloĝiĝis al najbara vilaĝo Tiefurt. Dekon da jaroj poste li enterigitis mem, flanke de sia edzino. La memorŝtono surtomba tekstas: Liébe und Freúndschaft umschláng die verwándten Seélen im Lében, únd ihr Stérbliches déckt diéser gemeínsame Steín. [1]

MuzeoRedakti

La Wieland-memorloko sur la bieno donas bonegan superrigardon pri la tempo en Oßmannstedt. En la unua muzeoĉambro videblas dokumentoj kaj manuskriptoj koncerne la vivon surbienan. Unuaj presoj de la romanoj kaj de la de Wieland eldonitaj gazetoj dokumentas la literaturan agadon. Busto farita de Johann Gottfried Schadow prezentas bone la afablecon de la trajtoj de Wieland. Bildoj survande rakontas la ĉeeston de amikoj kaj vizitantoj, leteroj la interŝanĝon intelektualan kun la resto de la mondo.

La dua salono estas instalita kiel loĝejo kaj laborejo. La skribotablon uzas Wieland mem kiel ankaŭ la pianon, sur kiu aŭdeblis la neartefarita kaj harmoniplena ludado. Surbretare staras eldono en 42 volumoj kun la tuta verkaro de Wieland, presita en 1794/1802 en Leipzig ĉe Göschen.

De la memorigloko gvidas ombra pado tra la parko al la tombo de Wieland ĉe la bordo de la Ilm-rivero. Longan tempon troviĝis Wieland-muzeo en Wittumspalais (Weimar).

SubnotojRedakti

  1. Traduko: Amo kaj amikeco unuigis la parencajn animojn dumvive. Ĉi ŝtono kovras iliajn mortajn restaĵojn.

LiteraturoRedakti

  • Heinrich Bock: "Besuch in Oßmannstedt", en: Ute Harbusch, Gregor Wittkop (eld.): Kurzer Aufenthalt: Streifzüge durch literarische Orte, Wallstein, Göttingen 2007. p. 74–76.
  • Michael Zaremba: Christoph Martin Wieland – Aufklärer und Poet. Eine Biografie, Böhlau, Köln 2007, ISBN 978-3-412-22006-8
  • Jan Philipp Reemtsma, Klaus Manger (eld.): Wielandgut Oßmannstedt, Klassik Stiftung Weimar, Weimar 2008, ISBN 978-3-7443-0142-8
  • Fritz Kühnlenz, Paul Meßner: Tourist Stadtführer. Weimar, VEB Tourist Verlag Berlin/Leipzig, 3-a eldono 1988, p. 121-123

Eksteraj ligilojRedakti