Wigbertus van Zon

5 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 22 dec. 2021.

Wigbertus van ZON (naskiĝis la 22-an de marto 1869 en Vught; mortis la 29-an de julio 1951) estis nederlanda katolika fratulo kaj instruisto, propagandisto de Esperanto en la sudo de Nederlando. 19-jara li eniris la monaĥejon en Tilburg kaj post kvar jaroj li estis postenigita kiel instruisto de la hispana lingvo en Curaçao. En 1900 li pro sanaj kialoj revenis al Nederlando kaj plu instruis tie. Esperantisto li fariĝis en 1922 kaj fervore propagandis ĝis inter katolikoj kaj Esperantistigis centojn da personoj. Li publikigis multajn propagandajn artikolojn kaj kelkajn broŝurojn, gvidis kursojn, esti membro de la ekzamena komitato kaj de la gazetar-servo kaj estis estrarano de la Esperanto-klubo en Tilburg. Li estis ankaŭ ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto kaj Lingvakomitatano. Lia traduko de la fama verko de Thomas Hemerken à Kempis, La imitado de Kristo (335 p.), ricevis la eklezian aprobon la 13-an de aŭgusto 1948[1], sed aperis nur en 1952 : jam post lia morto.

Wigbertus van Zon
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1869 (1869-03-22)
Morto 29-an de julio 1951 (1951-07-29) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperantonederlandagermana
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
katolika sacerdoto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Tradukoj

redakti
  • Louis-Marie Grignion de Montfort.La Mistero de Maria. Eld. IKUE, 1947(?)
 
 Serio de legaĵoj por Romkatolikoj, por instigi al la kulto de la Virgulino Mario. Ĝi jam aperis en 24 aliaj lingvoj. Ĉu kelke da terminoj uzitaj estas vere necesaj, devas decidi la teologoj : mizerikordo, mortifiki (bridi), satisfakcii (repagi, kontentigi), pekoj veniala kaj mortala. Abandono (forlaso) kaj perseveri ŝajnas dube necesaj. 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 505-506 maj-jun 1947

Referencoj

redakti
  1. La imitado de Kristo : en kvar libroj, esperantigita de Fr[ato] Wigbertus van Zon L.K., [Geertruidenberg : Antoine], 1952, p. [5].

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Zon el la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj

redakti