Malfermi la ĉefan menuon

Wihtred (n. ĉ.670, m. la 23-an de aprilo 725) estis reĝo de Kent de ĉ.691 al sia morto.

Enhavo

FamilioRedakti

Wihtred estis filo de Ecgberht la 1-an kaj frato de Eadric, ambaŭ antaŭaj reĝoj de Kent.

RegadoRedakti

Ĉirkaŭ 685 Caedwalla, reĝo de Wessex, invadis Kent kaj venkis Eadric, entronigante sian fraton Mul. Eadric mortis en 687. La saman jaron Mul estis mortigata. Swaefheard kaj Oswine (verŝajne subtenata de Aethelred la 1-a, reĝo de Mercia) sekvis lin kiel kunreĝoj. Ĉ. 691 Wihtred kaptis la tronon, kaj laŭ la anglosaksa historiisto Bede, liberigis Kent. Unue Wihtred regis kune kun Swaefheard sed ne post 694 li estis la sola reĝo.

En 696 Wihtred eniris pacakordon kun Ine, kiu sekvis Caedwalla kiel reĝo de Wessex. Li pagis monpunon pro la mortigo de Mul, kaj eble cedis iom da teritorio.

LeĝaroRedakti

 
La unua paĝo de 12a-jarcento manuskripto de la leĝaro de Wihtred

Verŝajne la 6-an de septembro 695 Wihtred eldonis leĝaron. Proksimume samtempe Ine de Wessex ankaŭ eldonis leĝaron kaj estas indikoj ke la du reĝoj iom kunlaboris pri la leĝaroj: unu leĝo aperis en ambaŭ; kaj Wihtred uzis la vorton de la dialekto de Wessex por "nobelo", ne tiu de la dialekto de Kent. La enkonduko de la leĝaro de Wihtred substrekas la rolon de la eklezio en ĝia verkado; kaj Berhtwald, ĉefepiskopo de Canterbury, kaj Gefmund, episkopo de Rochester (Kent), ĉeestis la konsilion kiu aprobis ĝin.

EdzinojRedakti

Wihtred probable edziĝis tri fojojn: al Cynegyth; ne post 696 al Aethelburh; kaj ne post 716 al Waerburh.

MortoRedakti

Wihtred testamentis la regnon al siaj tri filoj, Aelfric, Eadbert la 1-a kaj Aethelberht la 2-a.