Malfermi la ĉefan menuon

Wil van Ganswijk

nederlanda esperantisto kaj Esperanto-instruisto

Wil van GANSWIJK-VLASBLOM estas nederlanda esperantistino kaj Esperanto-instruistino. En 1998 ŝi ekigis la unuan interretan kurson de Esperanto por nederlandlingvanoj. La interreta kurso estis inspirita de ŝia filo Jaap van Ganswijk, interreta kaj poste vikipedia pioniro. La kursenhavo estis verkita antaŭ longe de la Esperanto-klubo en Arnhem. Dum dek jaroj 480 kursanoj partoprenis la kurson. 90 el ili atingis la finon de la kurso. Ekzistas yahoo-grupo por kursanoj kaj ekskursanoj. Wil van Ganswijk loĝas en Groningen. Ŝi regule vizitas la universalajn kongresojn. NGGE (Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto) kaj ILEI faris ŝin honora membro.

Eksteraj ligilojRedakti