Wildfowl and Wetlands Trust

La Wildfowl & Wetlands Trust (Trusto por Akvobirdoj kaj Humidejoj, WWT) estas bonfara organizo por konservado de akvobirdoj kaj humidejoj en Britio. Ties patrono estas la reĝino Elizabeto la 2-a.

Wildfowl and Wetlands Trust
emblemo
karitata organizaĵo • eldonejo de malfermita aliro
Komenco 1946 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo WWT Slimbridge
Fondinto(j) Peter Scott vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr
Ĉefaj konstruaĵoj kaj Turgvatejo Sloane ĉe la Stabanejo WWT ĉe Slimbridge, Gloucestershire.
Statuo de Sir Peter Scott ĉe la WWT Londona Humidejo
Ŝirma Laguno ĉe la Londona Humidejo

Ĝi estis fondita en 1946 de la ornitologo kaj artisto Sir Peter Scott, dekomence kiel la Severn Wildfowl Trust. Ĝi havas ĉirkaŭ 200,000 membrojn kaj 9 rezervejojn kun centroj por vizitantoj, kune kovrante ĉirkaŭ 20 km² kio subtenas ĉirkaŭ 150,000 birdojn kaj ricevas ĉirkaŭ unu milionon da vizitantojn jare.

Tiuj lokoj inkludas 7 SSSI (lokoj de Speciala Scienca Intereso), 5 SPA (Protektita birda areo) kaj 5 ramsarejojn.

WWT funkcias ankaŭ kiel konsultista entrepreno nome WWT Consulting kiu havigas al eksteraj klientoj per kompleta gamo de servoj pri humidejoj. Tio inkludas: ekologian konsilaron; habitatajn dezajnon kaj administradon; planadon kaj dezajnon de centroj por vizitantoj; kaj sistemojn de traktado de humidejoj.