Wilhelm Conrad Röntgen

fizikisto

Wilhelm Conrad RÖNTGEN (Esperante: Rentgeno) (naskiĝis la 27-an de marto 1845 en Lennep (nun parto de Remscheid), mortis la 10-an de februaro 1923 en Munkeno) estis germana fizikisto.

Wilhelm Conrad Röntgen
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
profesoro
Röntgen en la jaro 1896
Röntgen en la jaro 1896
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1845
en Lennep (nun parto de Remscheid), Flag of Prussia (1892-1918).svg Prusio
Morto 10-an de februaro 1923
en Munkeno, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Mortis pro kojlorektuma kancero [#]
Tombo Gießen [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Loĝloko Germanio [#]
Ŝtataneco Vajmara Respubliko [#]
Alma mater ETH Zürich
Universitato de Zuriko
Subskribo Wilhelm Conrad Röntgen
Profesio
Okupo fizikistoprofesoroinĝeniero [#]
Laborkampo fizikisto
Labor-institucioj Universitato de Strasburgo
Hohenheim
Universitato de Gießen
Universitato de Würzburg
Universitato de Munkeno
Aktiva en WürzburgMunkeno [#]
Doktoreca konsilisto August Kundt • Gustav Zeuner [#]
Verkado
Verkoj Ikso-radioj [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

La ĉefa merito de Röntgen estas la eltrovo de nevideblaj radioj, kiuj trapenetras preskaŭ ĉiun solidan materialon. Li faris tiun ĉi malkovron en la jaro 1895, dum sia laboro en la universitato de Würzburg. Pro la nekonata karaktero de la malkovrita radiado, li alnomis ĝin per la litero X, kaj tiu nomo, iksradioj plu restas kiel identigilo de lia malkovro, apud la ankaŭ uzata rentgenaj radioj.

Tiu malkovro malfermis tutan novan kampon de esplorado, kaj dum la sekvaj jaroj oni trovis kaj esploris plurajn novajn tipojn de radiado.

En la jaro 1901 li estis honorata per la unua disdonata Nobel-premio pri fiziko.[1]

La al li ofertatan nobeltitolon li rifuzis, same kiel la patentigon de sia malkovro; ĉi-lastan li faris, ĉar li ne volis malhelpi la utiligon de siaj eltrovoj en la tekniko kaj la medicino.

Ĝis nun la rentgenaj radioj estas vaste uzataj por la sciencaj esploroj de atomoj, molekuloj kaj kristaloj, same kiel por la diagnozo kaj la terapio de malsanoj. La danĝerajn kromefikojn de la radioj oni intertempe povas redukti, per tekniko nomata radiada protekto.

ReferencojRedakti

  1. The Nobel Prize in Physics 1901

Vidu ankaŭRedakti