Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaufmann.

Wilhelm KAUFMANN (naskiĝinta la 18-an de marto 1901 en Salzburg, mortinta samloke la 3-an de septembro 1999) estis aŭstra pentristo kaj kosmopolito, kiu tre engaĝiĝis por la konservo de salcburgaj urbaj pejzaĝoj kaj meritis daŭri pri la arkitektura aspekto de sia naskiĝurbo.

Wilhelm Kaufmann
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1901 (1901-03-18)
en Salcburgo
Morto 3-an de septembro 1999 (1999-09-03) (98-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Subskribo Wilhelm Kaufmann
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Vivo redakti

Liaj pentraj agadoj komenciĝis en romantika vivsento. En la rondaro de la porjunula movado Wandervogel li pasigis multajn jarojn antaŭ studo de pentrado ĉe la artmetilernejo de Vieno. En 1923 li iĝis libera helpanto de Anton Faistauer dum la faro de freskoj en la paroĥuja kirko de la salcburga urbokvartalo Morzg.

 
Vandpentraĵo de Wilhelm Kaufmann ĉe la eksa bazlernejo en Salzburg-Liefering

En 1926 Kaufmann laboris kune kun Anton Kolig kaj Robin Christian Andersen ĉe la produkto de gobelinoj por okazigejo de Festivalo de Salcburgo. En la jaroj inter 1938 kaj 1945, post Anschluss, li vivis en interna elmigrostato, ĉefe en Pinzgau; tiam li gvardis ankaŭ verkojn transdonitajn al li fare de la juda pentristino Helene von Taussig.

Post la Dua mondmilito li engaĝiĝis idealisme en la kultura novkonstruo de Salcburgio. Baldaŭ li povis viziti Brition kie li konatiĝis jam antaŭ la milito pro siaj portretoj. En 1952 Kaufmann iĝis instruisto pri arto ĉe Westtown School en Pensilvanio. De tie li transloĝiĝis al Kanado por esti liberprofesiulo artista kaj instruisto. Inter 1953 kaj 1957 li ofte pentris en la amerika nordo la netuŝitan naturon. Dum pluraj longaj restadoj li konatiĝis kun Albert Schweitzer en Lambaréné en Gabono studante paralele la vivkondiĉojn primitivajn kaj naivajn de tieaj popoloj.

Graveco redakti

En multnombraj vandpentraĵoj Kaufmann kreas bildlibrosimilan kaj klaran rakontadostilon. Famis liaj multaj portretoj estantaj ofte dike ŝmiritaj olee. Centra temo ofte estis la reagordo ekvilibra inter homaro kaj naturo. Ankaŭ pliaĝa li laboris senĉese en sia ateliero ĉe Salcburga artistdomo (Salzburger Künstlerhaus) kaj neniam laciĝis en la konfrontiĝo kun sociaj aktualaj temoj. Politike li ege klopodis konservi verdajn zonojn kiel plejeble multajn en la grandurbo Salcburgo. Eklezia verko ekzemple estis la vandpentro de krucvojo en Preĝejo Sankta Triunuo (Hinterthal).

Honoroj redakti

Honore de la kunfondinto la Salcburga evoluighelpa organizaĵo (Salzburger Entwicklungshilfe-Organisation), en la kadro de urba ĝemeliĝo Salzburg-Singida kreis por Kaufmann nomitan premion Wilhelm-Kaufmann-Preis für Entwicklungszusammenarbeit.

En septembro 2011 ponteto trans Salzach-rivero nomitis por li, kiu ligas la urbokvartalojn salcburgajn Aigen kaj Josefiau.[1]

Literaturo redakti

  • Adolf Haslinger kaj Peter Mittermayr: Salzburger Kulturlexikon. Salzburg, 2001 ISBN 3-7017-1129-1

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wilhelm Kaufmann (Maler, 1901) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti