Johann Ludwig Wilhelm MÜLLER (naskiĝis la 7-an de oktobro 1794 en Dessau; mortis la 1-an de oktobro 1827 en Dessau) estis germana poeto.

Wilhelm Müller
Persona informo
Wilhelm Müller
Naskiĝo 7-an de oktobro 1794 (1794-10-07)
en Dessau
Morto 30-an de septembro 1827 (1827-09-30) (32-jaraĝa)
en Dessau
Tombo Dessau-Roßlau vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Anhalt-Dessau vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Wilhelm Müller
Familio
Edz(in)o Adelheid Müller vd
Infanoj Max Müller vd
Profesio
Alia nomo Wilhelm Griechen-Müller vd
Okupo poeto • tradukistokomponistoverkistomilitisto vd
Verkado
Verkoj Die schöne Müllerin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia plej fama verko estas la poemciklo Winterreise,[1] kies emociigaj kaj plej ofte malesperaj poemoj estis surmuzikigitaj de Franz Schubert. La plej konata ero de tiu poemaro estas Der Lindenbaum.

Vivo redakti

Post ĝuo de bona edukado li frekventis la berlinan universitaton ekde 1812 pro interesoj historiaj kaj filologiaj. En 1813 kaj 1814 li volontulis dum la kontraŭnapoelonaj militoj kaj post tiu ĉi interrompo li kontinuigis la studojn en Berlino. Ili nun pli temis pri fruaj etapoj de germanaj lingvo kaj literaturo.

En rondoj de kelkaj poete talentitaj amikoj li ekinspiritis. La de Müller kun ili kune eldonita verko »Bundesblüten« (Berlino 1815) atestas liajn unuajn muzo-provojn. En 1817 li akompanis grafon Sebastian Albert von Sack al Italujo el kio naskis la eleganta kaj informplena literatura frukto »Rom, Römer und Römerinnen« (Berlino 1820). Baldaŭ post la reveno (1819) li vokiĝis kiel instruisto pri klasikaj lingvoj al Dessau kaj mallonge post li krome dungitis kiel bibliotekisto de la ĵus fondita duka biblioteko.

Poetece li furoris per »Gedichte aŭs den hinterlassenen Papieren eines reisenden Waldhornisten« (Dessau 1821–24) kaj »Lieder der Griechen« (Dessau/Leipzig 1821–24) kie li esprimis la simpation de la germanoj por la grekoj en ilia sendpendiĝo-milito. Enhavsimile flankis ilin tuj »Neugriechische Volkslieder« (Leipzig 1825) kaj »Lyrische Reisen und epigrammatische Spaziergänge« (Leipzig 1827). Krome verkis li la novelon »Der Dreizehnte« (1827) kaj »Homerische Vorschule« (Leipzig 1824), kie li konfesis esti diligenta disĉiplo de Friedrich August Wolf; ekster tio li verkis ankoraŭ etajn prigrekiajn eseojn.

Meritis Müllers ankaŭ tradukante la verkon »Faustus« de Christopher Marlowe (Berlin 1818); krome li eldonis la antologion »Bibliothek der Dichtungen des 17. Jahrhunderts« (Leipzig 1822–27; daŭrigo far Karl August Förster).

Graveco redakti

Müller estis unu el la plej freŝaj germanlingvaj kantopoentoj. Hela, sincera ĝojo elaŭdeblas el kantoj kiuj estis bonege kanteblaj (ekz. »Es lebe, was auf Erden«, »Im Krug zum grünen Kranze«) kaj ofte muzikigitis (plej bele de Franz Schubert la cikloj »Die schöne Müllerin« kaj »Winterreise«).

En Esperanto aperis redakti

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Leipzig 1908, p. 234-235 (ĉi tie interrete)

Notoj redakti

  1. Andreas Dorschel: 'Wilhelm Müllers Die Winterreise und die Erlösungsversprechen der Romantik', in: The German Quarterly LXVI (1993), no. 4, pp. 467-476.