Wilhelm Theodor Oeste

(Alidirektita el Wilhelm Theodor Oeate)

Wilhelm Theodor OESTE, naskiĝis en Germanio en 1913, mortis la 17-an de oktobro 2002 en Sintra apud Lisbono (Portugalio) estis germana esperantisto kaj Esperanto-tradukisto.

En 1934, dum la 26-a Universala Kongreso de Esperanto en Stokholmo Oeste prelegis pri "Ĉu Esperanto estas vivanta lingvo?".

En 1952, kiam Oeste vivis en Kolonjo, aperis lia german-lingva verko "Esperanto - Mittler der Weltliteratur" (Esperanto - perilo de la monda literaturo), per kiu li volis montri, ke Esperanto "vere estas viva kaj tre bela kreaĵo". Krom prezento de la gramatika strukturo de Esperanto la verko enhavas precipe tradukojn el la mondliteraturo de Homero ĝis Goethe kaj Ibsen.

De 1954 li estis membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), poste delegito. Li tradukis Esperanten la kompletan version de kanzonoj de Franz Schubert (Lieder) el la germana. Aliaj tradukoj estas el la angla, franca, hispana, sveda kaj islanda. Per gramatika studo li kunlaboris al Literatura Mondo. En la aĝo de emirito li transloĝiĝis al Portugalio, kie li mortis.

Vidu ankaŭ redakti

Tradukisto

Literatura tradukisto

Eksteraj ligiloj redakti