Wilhelm Vöge (naskiĝinta la 16-an de februaro 1868 en Bremeno; mortinta la 30-an de decembro 1952 en Ballenstedt en la montaro Harco) estis germana arthistoriisto.

Wilhelm Vöge
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1868 (1868-02-16)
en Bremeno
Morto 30-an de decembro 1952 (1952-12-30) (84-jaraĝa)
en Ballenstedt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arthistoriisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Vöge pasigis la unuajn kvin vivojarojn en Bremeno, poste kvar jarojn en Detmold. Post translokiĝo de la familio al Hanovro li tie faris en 1886 sian abituran ekzamenon. Li studis arthistorion 1886 komence en Lepsiko kaj Bonn kaj daŭrigis ĝin en la universitato de Strasburgo), kie li doktoriĝis. En 1895 li habilitiĝis pri Rafaelo kaj Donatello. De 1897 ĝis 1910 Vöge prizorgis la skulptaĵofakon de la muzeoj en Berlino. De 1909 ĝis 1917 li estis profesoro ĉe la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo. Poste pro sankaŭzoj li forlasis la universitaton kaj retiriĝis al Ballenstedt. Tie ekestis ankoraŭ kelkaj sciencaj verkoj pri mezepokaj skulptaĵoj.

Traktaĵoj (elekto) redakti

  • Eine deutsche Malerschule um die Wende des ersten Jahrtausends: Kritische Studien zur Geschichte der Malerei in Deutschland im 10. und 11. Jahrhunderts, Lintz, Treviro 1891
  • Die Anfänge des monumentalen Stiles im Mittelalter(novpresaĵo de la eldono de Strasburgo 1894), kun la eseo "Wilhelm Vöge" de Erwin Panofsky, Mäander Verlag, Munkeno 1988. ISBN 3-88219-311-5
  • Raffael und Donatello - ein Beitrag zur Entwicklungsgeschichte der italienischen Kunst, Heitz, Strasburgo, 1896
  • Jörg Syrlin der Ältere und seine Bildwerke, Bd. II: Stoffkreis und Gestaltung, Berlino 1950
  • Bildhauer des Mittelalters. Gesammelte Studien. Mit einem Vorw. von Erwin Panofsky. Berlino: Mann 1958 (2-a eldono. 1995 (Edition Logos) ISBN 3-7861-1800-0)

Literaturo redakti

  • Walther Killy, Rudolf Vierhaus (eldonintoj): Deutsche biographische Enzyklopädie. 10. Thibaut - Zycha, p. 220, Saur, Munkeno, 1999 ISBN 3-598-23186-5

Eksteraj ligiloj redakti