Wilhelm Wingen

germana instruisto, stenografo kaj esperantisto

Wilhelm WINGEN (vingen) (naskiĝis la 26-an de septembro 1895 en Kolonjo (Köln), mortis la 11-an de aŭgusto 1983 en Bergisch Gladbach) estis germana instruisto, stenografo de urba kaj provinca parlamentoj kaj esperantisto. Lia filo estas la Esperanto-vortaristo Hans Wingen.

Wilhelm Wingen
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1895 (1895-09-26)
en Kolonjo
Morto 11-an de septembro 1983 (1983-09-11) (87-jaraĝa)
en Bergisch Gladbach
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto • stenografiisto
vdr
Librokovrilo de Schlüssel... de Hans & Wilhelm Wingen (1950).
Librokovrilo de Wörter der Gegenwart (1962).

Wingen militservis dum la unua mondmilito kaj poste estis kaptito en Anglio ĝis 1920. Li multe laboris en stenografia movado, verkis lernilojn kaj redaktis stenografian revuon. De 1924 li estis esperantisto kaj de tiam kursestro de la Esperanto-grupo de Kolonjo (Köln). Li estis sekretario de Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (REVELO) de 1927 ĝis 1930, poste ties prezidanto. Li ankaŭ oficis kiel sekretario de la Loka Kongresa Komitato (LKK) por la 16-a Germana Esperanto-Kongreso en Kolonjo en 1927 kaj la 25-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Kolonjo en 1933. Wingen gvidis Esperanto-radiokurson ĉe okcidentgermana sendostacio, la pionira Westdeutsche Funkstunde de 1924, el kiu poste evoluis la sendostacio Westdeutscher Rundfunk. Li verkis (kun Teo Jung) du lernolibrojn, en 1929 kaj 1932, kiuj fariĝis tre popularaj kaj en multaj eldonoj estis uzataj dum 50 jaroj. Post la mondmilito, sekvis pliaj vortaroj, lernolibroj kaj pliaj libraj gvidiloj kune kun la filo Hans.

Verkoj redakti

Kun Hans Wingen

  • WIR LERNEN ESPERANTO, DIE WELTHILFSSPRACHE. Eld. Limburger Vereinsdruckerei, Limburg/Lahn.
 
 Ĉi tiu lernolibro, kiu jam aperis en la kvara eldono, estas la plej ŝatata en germana lingvo, flanke de la instruistoj kaj flanke de la lernantoj. La gramatika materialo estas tre lerte prezentita, ĝi estas klara laŭ metoda vidpunkto kaj same laŭ tipografia prezento. La ekzercajoj germanaj-esperantaj estas tre laŭcelaj, dum la esperantaj tekstoj povus esti iom pli amuzaj. La lernendaĵo estas partigita en dekdu lecionoj; tio estas tre praktika, ĉar la plej multaj kursoj daŭras tri monatojn. Por progresuloj ekzistas de la samaj aŭtoroj alia tre praktika libro, kiu havas la titolon „Post la kurso". En Svislando la Wingenlernilo estis utiligata en la lasta vintro en la kursoj de Bern kaj Winterthur
— H.B.Belga Esperantisto - Numero 330, Februaro, 1955

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti