Willadingen

komunumo de Svislando
Willadingen
Blazono de Willadingen
Blazono de Willadingen
Blazono de Willadingen
Willadingen
Willadingen
Willadingen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 8′ 43″ N 7° 36′ 53″ O / 47.14528 °N, 7.61472 °O / 47.14528; 7.61472 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ 43″ N 7° 36′ 53″ O / 47.14528 °N, 7.61472 °O / 47.14528; 7.61472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 196
Areo 2,16 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 3425
Komunumkodo 0423
Mapo de Willadingen
Mapo de Willadingen
Mapo de Willadingen
vdr


Pri la komunumo redakti

Willadingen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 196 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio redakti

La komunumo Willadingen situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Oesch en la flotebenaĵo de la riveroj Emme kaj Oesch proksimume 7 kilometrojn norde de Burgdorf kaj 25 kilometrojn sudoriente de Soloturno. Flanka kanalo de la rivero fluas tra la vilaĝo kaj super tiu estas konstruitaj du historiaj grejnejoj. La vilaĝo kerno estas pro tio kaj pluraj tipaj regionaj kamparandomoj memoraĵo de nacia signifo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Willadingen, el la setlejo Länggi, kiu situas en genuo de la rivero Oesch okdidente de ĝi, de la setlejo Moosgass ĉe la arbarbaordo flanke de de la vojo al Höchstetten, kaj Mösli sude de la vilaĝo ĉe la bordo de la vojo al Koppigen. En nordo la komunumo etendiĝas ĝis la alfluejo de Chrümmelbach al Oesch. La rojo Chrümmelbach formas la nordorientan komunumlimon. En sudoriento de la komunumo kun alteco de 519 m s.m. sur la monteto Fänglenberg situas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumoj Alchenstorf, Hellsau, Höchstetten, Koppigen kaj Willadingen formas la komunumasocion Koppigen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,16 km², de kiuj 28,2% estas kovritaj de arbaro, 68,5% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [1]

Trafiko redakti

Willadingen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La konekta vojo n-ro 1456 de Höchstetten al Koppigen kondukas tra la vilaĝo, krome alia mallarĝa vojo de Koppigen al Recherswil. Per loka buslinio al Koppigen, la komunumo estas konektita kun la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 5 kilometroj sude en Kriegstetten.

Historio redakti

En la jaro 1214 estis unuan fojon menciita nobela familio von Wilading, kiu supozeble rilatas al Willadingen, tamen ne ekzistas dokumenta pruvo pri la rilato.[2] La unua dokumenta mencio de la vilaĝo datiĝas el la jaro 1259 kiel Wielanding. Ĝis la Helveta Revolucio Willadingen apartenis al la tribunala distrikto Koppigen, kies historian sorton ĝi dividis. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Willadingen apartenis al la distrikto Wangen. Ek de 1803 ĝi estis komunumo de la distrikto Burgdorf, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Emme-Valo. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti