Willem Pies (1611-1678) estis kuracisto, botanikisto, naturalisto, kiu partoprenis de la Scienca Ekspedicio al Brazilo kune kun la Grafo Maŭrico de Nasaŭ-Sieĵeno (1604-1679) kaj multenombraj sciencistoj, artistoj kaj naturalistoj, inter la jaroj 1638 kaj 1644. Kune kun Georg Marggraf (1610-1644), li kompilis efektivan juvelon pri la brazilaj flaŭro kaj faŭno, eldonita de Johannes de Laet (1581–1649) kaj riĉe ilustrita de Albert Eckhout (1607-1666), Zacharias Wagener (1614-1648) kaj Kaspar Schmalkalden (1616-1673). Ekde 1638, li kolektis plantojn kaj bestaron el Brazilo, krom esplori kaj publikigi librojn pri la tropikaj indiĝenaj malsanoj. Vilhelmo Pizo edziĝis kun Maria, filino de la urbestro de Amsterdamo, Cornelis Munter (1652-1708). Kune kun li, partoprenis ankaŭ en la ekspedicio Casparus Barlaeus (1584-1648), la pentristo Frans Post (1612-1680), kaj la arkitekto Pieter Post (1608-1669), krom aliaj artistoj, botanikistoj kaj kartografoj.

Willem Piso
(1611-1678)
Nederlanda kuracisto kaj naturalisto
Nederlanda kuracisto kaj naturalisto
Persona informo
Naskiĝo 1611
en Leiden,  Nederlando
Morto 28-a de novembro 1678
en Amsterdamo,  Nederlando
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Alma mater Universitato de Kaeno
Universitato de Lejdeno
Familio
Patro Hermanus Pies vd
Patrino Cornelia van Liesvelt vd
Edz(in)o Constantia Spranger vd
Infanoj Maria Piso vd
Profesio
Okupo kuracistobotanikistobiologo • ornitologo • natursciencisto • desegnisto • personal physician vd
Laborkampo medicino vd
Aktiva en BraziloAmsterdamo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiam Pizo estis 12 jara li iris al Kaeno, kie en 1634 li diplomiĝis kiel doktoro pri medicino. Li kuniĝis al la ekspedicio de la Grafo Nasaŭ-Sieĵeno, en 1638, kaj venis al Brazilo anstataŭe de Willem de Milaenen, kiu mortis iom post sia alveno en Brazilon. Kiam finiĝis la misio de la Grafo Nasaŭ-Sieĵeno, en 1644, Pizo lasis Brazilon je Lejdeno (1645) kaj pli malfrue li instaliĝis en Amsterdamo, kie li mortis en la 28-a de novembro 1678. Dum sep jaroj Pizo kolektis informojn pri la tropikaj malsanoj kaj la indiĝena medicino, publikiginte la rezultojn de siaj esploroj en la verko "De medicina Brasilien", kune kun la "Historia Naturalis Brasiliae" far Marcgraf. Pizo publikigis aliajn verkojn pri la Medicino de la Nova Mondo, inkluzivante ĉapitron pri la brazilaj flaŭro kaj faŭno.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti