William Bligh

(Alidirektita el William BLIGH)

William BLIGH [Ŭiljam Blaj] (naskiĝis probable la 9-an de septembro 1754 en Plymouth, mortis la 7-an de decembro 1817 en sia bieno en Farningham (Kent), estis brita maroficiro.

William Bligh
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1754 (1754-09-09)
en Plymouth
Morto 7-an de decembro 1817 (1817-12-07) (63-jaraĝa)
en Londono
Tombo Garden Museum
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patro Francis Bligh
Patrino Jane Balsam
Edz(in)o Elizabeth Betham
Infanoj John Bligh • Harriet Maria Bligh • Mary Bligh • Elizabeth Bligh • Jane Bligh • Frances Bligh • Anne Campbell Bligh • William Bligh • Henry Bligh
Okupo
Okupo oficiromaristopolitikisto
Verkoj Log of HMS Bounty by William Bligh
vdr

Kiel 33-jara velmastro de HMS Resolution li estis elektita kiel komanda oficiro de la Bounty je la 16-a de aŭgusto, 1787. Kvankam nun oni portretas lin kiel la ekzemplon de kapitano misuzanta sian potencon, Bligh ricevis la postenon, ĉar oni konsideris lin escepte kapabla mararmea oficiro -- kvalifiko kiu pruviĝis esti ĝusta. Li ankaŭ servis sub Kapitano James Cook kaj estis konata kun la navigacio en la areo, kaj la lokaj moroj.