William Bligh
William BLIGH [Ŭiljam Blaj] (naskiĝis probable la 9-an de septembro 1754 en Plymouth, mortis la 7-an de decembro 1817 en sia bieno en Farningham (Kent), estis brita maroficiro.
William Bligh | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1754 en Plymouth |
Morto | 7-an de decembro 1817 (63-jara) en Londono |
Tombo | Garden Museum |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando |
Familio | |
Patro | Francis Bligh |
Patrino | Jane Balsam |
Edz(in)o | Elizabeth Betham |
Infanoj | John Bligh • Harriet Maria Bligh • Mary Bligh • Elizabeth Bligh • Jane Bligh • Frances Bligh • Anne Campbell Bligh • William Bligh • Henry Bligh |
Okupo | |
Okupo | oficiro • maristo • politikisto |
Verkoj | Log of HMS Bounty by William Bligh |
Kiel 33-jara velmastro de HMS Resolution li estis elektita kiel komanda oficiro de la Bounty je la 16-a de aŭgusto, 1787. Kvankam nun oni portretas lin kiel la ekzemplon de kapitano misuzanta sian potencon, Bligh ricevis la postenon, ĉar oni konsideris lin escepte kapabla mararmea oficiro -- kvalifiko kiu pruviĝis esti ĝusta. Li ankaŭ servis sub Kapitano James Cook kaj estis konata kun la navigacio en la areo, kaj la lokaj moroj.