William Caxton
William CAXTON (naskiĝis la 13-a de aŭgusto, 1422, mortis 1491) estis la unua angla presisto.
William Caxton | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1421 en Kent |
Morto | 29-an de februaro 1492 (70-jara) en Londono |
Tombo | Preĝejo de Sankta Margaret |
Lingvoj | angla • meza angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • tradukisto • verkisto • eldonisto • diplomato • presisto |
Caxton naskiĝis en la provinco Kent kaj trejniĝis en Londono kiel tolaĵkomercisto.
Li loĝis en Bruges, Belgio inter 1441 kaj 1470.
Ŝajne li lernis la presarton en Kolonjo dum 1471-2 kaj en 1475 li presis la unuan libron en la angla lingvo.
En 1476-7 li starigis propran lignan presmaŝinon en Westminster, Londono kaj en 1477 li eldonis Sayings of the Philosophers. Tio estis la unua libro presita en Anglio.
Entute li presis proksimume 100 librojn.