William Cooper Nell

Afrik-usona ĵurnalisto, historiisto, verkisto

William Cooper NELL (naskiĝis la 16-an de decembro 1816, mortis la 25-an de majo 1874) estis afrika-usona aboliciisto, ĵurnalisto, eldonisto, verkisto kaj civila servisto de Bostono, Masaĉuseco, Usono, kiu laboris por integrigo de lernejoj kaj publikaj servoj en la ŝtato. Skribanta por aboliciismaj ĵurnaloj La Liberiganto kaj La Norda Stelo, li helpis diskonigi la kontraŭ-sklavecan aferon. Li eldonis la Nordan Stelon de 1847 al 18xx, kaj transloĝiĝis intertempe al Roĉestro, Nov-Jorko.[1]

William Cooper Nell
William Cooper Nell.jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1816 (1816-12-16)
en Bostono
Morto 25-an de majo 1874 (1874-05-25) (57-jara)
en Bostono
Mortokialo apopleksio
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo historiistoĵurnalistoverkistoŝtata funkciulo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li ankaŭ helpis fondi la Nov-Anglian Liberecan Asocion en la fruaj 1840-aj jaroj, kaj poste la Boston Vigilance Committee, por helpi rifuĝintajn sklavojn. La Komitato de Vigleco subtenis reziston al la Leĝo pri Fuĝantaj Sklavoj de 1850, kiu pliigis punojn kontraŭ civitanoj eĉ en sensklavaj ŝtatoj, kiuj helpis rifuĝintajn sklavojn.

La mallongaj historioj de Nell, Servoj de Kolor-Usonanoj en la Militoj de 1776 kaj 1812 (1851) kaj La Kolor-Patriotoj de la Usona Revolucio (1855), estis la unuaj studoj eldonitaj pri afrikaj usonanoj.[1][2] Li estas notita kiel la unua afrik-usonano, kiu servis en la federacia civila servo, kie li laboris en la poŝta fako.

BiografioRedakti

Fruaj jarojRedakti

Nell naskiĝis en 1816 en Bostono, Masaĉuseco, al Louise Cooper, de Brookline, kaj William Guion Nell, de Charleston, Sud-Karolino.[3] Lia patro estis grava persono en la aboliciisma movado, kiu helpis krei la Masaĉusecan Ĝeneralan Kolor-Asocion dum la 1820-aj jaroj. Nell renkontis rasan diskriminacion kiel studento. En 1829 li preteratentiĝis por premio, donita al bonegaj studentoj, je la diplomiĝo de la Lernejo Abiel Smith, ŝajne pro sia etneco, kaj ekskludita de la celebra festomanĝo. Li sukcesis ĉeesti kiel kelnero. La premio estis finance subtenita de la bieno de la proponanto de kontraŭ-sklaveco Benjamin Franklin. La lerneja komitato anstataŭe donis al Nell membiografion La vivo de Ben Franklin.[1]

Aboliciista laboroRedakti

Inspirita de la fondado de la ĵurnalo de William Lloyd Garrison, La Liberiganto, William Cooper Nell decidis defii ras-bazitan diskriminacion kaj apartigon tiel, kiel lia patro faris. Nell estis precipe interesita en la plibonigo de la intelekta kaj socia bonfarto de junaj afrik-usonanoj.[2][4] Li estis dediĉita al integrigo kaj kontraŭis la apartigadon de aboliciistaj organizoj por nigruloj kaj blankuloj. En lia sindediĉo al integrigo, li malfondis la aboliciistan Masaĉusecan Ĝeneralan Kolor-Asocion, kiu estis organizita de lia patro.

Nell studis juron en la fruaj 1830-aj jaroj. Li neniam membriĝis en la advokataro, ĉar li ne volis ĵuri lojalecon al la Konstitucio de Usono, ĉar li opiniis, ke ĝi estis dokumento, kiu favoris sklavigon. Li influiĝis de la opinioj de Garrison kaj Wendell Phillips.[4] Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo, Nell ankaŭ komencis sian asocion kun Garrison kaj La Liberiganto. Ĉi tiu konekto daŭrus ĝis la gazeto fermiĝis en 1865. Nell batalis por la idealoj de Garrison dum la tuta aboliciisma kampanjo.[1][2]

Nell komencis labori kontraŭ la ekzistanta sistemo de apartaj lernejoj por nigraj kaj blankaj infanoj en Masaĉuseco, kaj kolektis 2 000 subskribojn de la nigra komunumo sur petskribo al la ŝtata parlamento.[3] En 1855 Nell kaj liaj kolegoj gajnis venkon; apartigo estis finigita en la Bostonaj lernejoj. Nell ankaŭ instigis junajn afrik-usonanojn lerni ekstere de la publika lerneja sistemo. Garrison diris pri li, "Eble neniu faris tiom — certe neniu faris pli — por la intelekta kaj morala plibonigo de nia kolora junularo."[1]

En 1843, Nell daŭrigis sian kampanjon kontraŭ apartigo ene de la aboliciisma movado, kondamnanta la Nacian Nigrulan Kongreson de Buffalo. Li asertis, ke ili servis, kaj pluenigis, ĝuste la specon de aparta aboliciismo, kiun li kontraŭbatalis.[1][2]

Aliflanke, li estis influa en la fondado de la Novanglia Liberiga Asocio, tute nigra organizo, kiu helpis fuĝantajn sklavojn en la Nordon. En ĉi tiu okazo, Nell subtenis afrik-usonan grupon, ĉar li opiniis, ke ties afero estis pli proksima al la koroj de nigruloj ol blankuloj. Nell diskonigis la rektan helpon de la Liberiga Asocio al fuĝantaj sklavoj, samkiel la aboliciisman aferon.[1] Li ankaŭ batalis por postduagrada edukado, kaj promociis la plibonigon de junaj afrik-usonanoj; kun John T. Hilton, li fondis la Adelphian Union kaj la Literaturan Socion de Junaj Viroj de Bostono.[1]

Li estis gvidanto en kampanjoj por malapartigi publikajn servojn en Bostono: li sukcesis gajni malapartigon de la Bostona fervojo en 1843 kaj, en 1853, de teatroj kaj muzik-haloj en la urbo.[3]

Postaj klopodojRedakti

Nell servis kiel eldonisto ĉe La Norda Stelo de Frederick Douglass, de malfrua 1847 ĝis 1851, kaj transloĝiĝis intertempe al Roĉestro, Nov-Jorko, dum ĉi tiu periodo. Li ankaŭ aliĝis al Nov-Jorkaj kontraŭ-sklavecaj socioj, kaj fondis literaturan socion. Li finis sian laboron kun Douglass dum ties kverelo kun lia proksima amiko Garrison. Nell ĉesigis ĉiun kontakton kun Douglass fine en 1853, kiam la gvidanto subtenis la Nacian Kolor-Konsilion kaj la Permanan Laboran Lernejon, kiu reprezentis la tipojn de apartigitaj institucioj, kiun Nell abomenis. Douglass atakis Nell-on kaj aliajn eminentajn nigrajn aktivulojn, kiuj subtenis Garrison-on, inkluzive de Robert Purvis de Filadelfio kaj Charles Lenox Remond.[1]

En 1850, Nell kandidatiĝis kiel kandidato de la Libera Grunda Partio por la Masaĉuseca ŝtata parlamento, sed malgajnis. Leĝiĝo de la federala Fuĝanta Sklava Leĝo de 1850 postulis obeigon, eĉ en sensklavaj ŝtatoj, por helpi en la rekapto de rifuĝintaj sklavoj, kaj ĝi pliigis punojn, por tiuj civitanoj, kiu helpis sklavojn. Nell estis inspirita renovigi sian batalon kontraŭ sklaveco. Li kreis la Komitaton de Vigleco en Bostono, kies membroj ĵuris helpi eskapintajn sklavojn. Ĝi servis similan celon, al tiu de la Liberiga Asocio de 1842, sed estis kontraŭleĝa sub la nova federacia leĝo. Nell ankaŭ subtenis la Subteran Fervojon, kiu havis multe\nombrajn subtenantojn, kiu helpis sklavojn atingi liberecon en la Nordo, kun kelkaj, kiuj daŭrigis la vojaĝon ĝis Kanado.[2]

En 1851, Nell kaj aliaj petantoj petis monon de la ŝtata parlamento komisii monumenton al Crispus Attucks, unu el la unuaj martiroj de la Usona Revolucio. Kiam Bostono komisiis gravan monumenton al la Bostona Masakro por instaliĝi ĉe la Komunejo en 1888, la faliĝinta Attucks elstare montriĝis en ĝi.

Kelkajn jarojn poste, en 1855 Nell atingis alian sukceson, kiam la parlamento finfine aboliciis apartigon en publikaj lernejoj. En rekono de la klopodoj de Nell pri ĉi tiu afero, oni okazigis memorfestan bankedon por honori lin. Dum 1855, La Liberiganto de Garrison dungis Nell por vojaĝi ĉirkaŭ la Mez-oriento kaj studi afrik-usonajn kontraŭ-sklavecajn klopodojn. Li ĉeestis diplomiĝon ĉe la Kolegio de Oberlin, ŝatanta la facilajn rilatojn inter la integrigitaj studentoj.[1]

Nell estis koleregigita de la decido de la Supera Kortumo de Usono en la kazo "Dred Scott kontraŭ Sandford" en 1857, kiu diris, ke etnaj afrikanoj havis nenian laŭleĝan statuson en Usono, ĉar oni ne konsideris ilin civitanoj laŭ la Konstitucio. En 1858, li organizis monumentan feston de Crispus Attucks ĉe Faneuil Halo, tradicia ejo de memorigaj festoj, kaj laboris kun aliaj por nomigi "Tagon Crispus Attucks" en Bostono.[1] Li rememorigis homojn pri la partopreno de afrik-usonanoj en la batalo por sendependeco disde Britio, kaj helpis rekonigi Attucks-on dum la memoriga festo pri la Bostona Masakro.[3] Tiun saman jaron, Nell organizis la Kongreson de Kolorajn Civitanojn de Nova Anglio. Malgraŭ tio, ke ĝi estis kontraŭa al lia pli frua malŝato de apartigitaj aboliciismaj klopodoj, li argumentis, ke la Scott decido estis tia insulto al nigruloj, ke ili devis agi aparte.[1]

En sia tempo aparte de la ĵurnaloj, Nell laboris favore al leĝo, por permesi, ke nigruloj membriĝu en la Masaĉusecan milico. Li ne sukcesis en tio ĉi, sed vivis por vidi, ke nigruloj servis en la armitaj fortoj de Usono dum la Enlanda Milito.[1]

Enlanda Milito kaj lastaj jarojRedakti

Kun la komenco de la Enlanda Milito, Nell laboris akceptigi nigrulojn kiel soldatoj en la Unia Armeo. En 1861, li dungiĝis kiel poŝta komizo en Boston, gajnanta la distingon, esti la unua afrik-usonano, teni federacian civilan postenon.[5] La 14an de aprilo, 1869, Nell edziĝis al Frances Ann Ames, la dudek ses-jaraĝa filino de Philip Osgood Ames, razisto de Nashua, Nov-Hampŝiro, kaj lia edzino Lucy B. (Drake) Ames.[6] La Nell-oj havis du filojn, William Cooper, Jr. (1870–92) kaj Frank Ames (1872–81).[7]

Nell mortis pro apopleksio en 1874, je la aĝo de 58.[2] Lia edzino postvivis lin dum pli ol dudek jaroj, mortanta en Nashua, Nov-Hampŝiro, la 13an de septembro, 1895.[7]

Heredaĵo kaj honorojRedakti

La Domo de William Cooper Nell, nun privata loĝejo en Beacon Hill, estis nomita Nacia Historia Loko por rekoni liajn kontribuojn al la aboliciisma movado. Li vivis ĉe tiu hejmo en la 1860-aj jaroj.

Verkoj de NellRedakti

  • Services of Colored Americans in the Wars of 1776 and 1812. New York: Printed by Prentiss & Sawyer. 1851. OCLC 34068998
  • Enkondukoj de Harriet Beecher Stowe kaj Wendell Phillips, La Koloritaj Patriotoj de la Usona Revolucio: Kun Skizoj de Pluraj Distingitaj Koloritaj Personoj, Boston: Robert F. Wallcut, 1855.
  • Triumph of equal school rights in Boston: proceedings of the presentation meeting held in Boston, December 17, 1855, including addresses by John T. Hilton, Wm. C. Nell, Charles W. Slack, Wendell Phillips, Wm. Lloyd Garrison, Charles Lennox Remond. Boston: R.F. Wallcut. 1856. OCLC 24988712
  • Faneuil Hall Commemorative Festival, March 5th, 1858. Protest against the Dred Scott "Decision." ... Boston: E.L. Balch. 1858. OCLC 79964803
  • Boston massacre, March 5th, 1770 : the day which history selects as the dawn of the American Revolution. Commemorative festival, at Faneuil Hall, Friday, March 5, 1858. Protest against the Dred Scott decision ... Boston: E.L. Balch. 1858. OCLC 20770632
  • The Centennial Anniversary of the Boston Massacre, March 5th, 1770: The Day Which History Selects As the Dawn of the American Revolution, Signalized by the Patriotic Leadership and Martyrdom of Crispus Attucks Will Be Commemorated on Monday Evening, March 7th, 1870 in Joy Street Church. Boston: s.n. 1858. OCLC 83299260.
  • Nell, William Cooper (1860). Ninetieth Anniversary of the Boston Massacre, March 5, 1770.: The Day Which History Has Selected As the Dawn of the American Revolution. Commemorative Meeting, at the Menonian, on Monday Ev'g, March 5th, 1860. Boston: s.n. OCLC 191232677
  • Property Qualification or No Property Qualification: A Few Facts from the Record of Patriotic Services of the Colored Men of New York, During the Wars of 1776 and 1812, with a Compendium of Their Present Business, and Property Statistics. New York: Thomas Hamilton and Wm. H. Leonard. 1860. OCLC 191228058
  • Farewell to the Liberator. Boston: s.n. 1863. OCLC 46897189
  • To the Friends of Human Liberty:: We the Undersigned Citizens of Massachusetts Thankful for the Abolition of American Slavery, View with Horror the Fact That Five Hundred Thousand of Our Brethern Groan Beneath the Chains of Slavery at Our Very Doors, in the Island of Cuba. ... It Is Therefore Resolved, That We Hold a Public Meeting, at the Menonian, on Monday Evening, December 23d. [1867], to Take the Necessary and Proper Action to Advance the Cause of Universal Freedom. Boston: s.n. 1867. OCLC 191233682
  • Colored Americans in the Wars of 1776 and 1812. Philadelphia: H.T. Kealing. 1902. OCLC 46897189

ReferencojRedakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 (July 1970) “William Cooper Nell: Crusading Black Abolitionist”, The Journal of Negro History 55 (3), p. 182–199. doi:10.2307/2716420. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Finkenbine, Roy E.. (2005) “Nell, William Cooper”, American National Biography. Oxford University Press. Arkivigite je 2008-09-07 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Herbert G. Ruffin II, "William C. Nell, 1816-1874", Black Past, 2007-2011, alirita la 26an de Februaro, 2011
  4. 4,0 4,1 (1999) “Wiliam Cooper Nell”. Alirita 12a de Septembro, 2008..  Arkivigite je 2008-04-12 per la retarkivo Wayback Machine
  5. "African American Firsts." African American Almanac. Gale. 2008. Alirita la 4an de Marto, 2016, el HighBeam Research
  6. New Hampshire Marriage records 1637-1947, on file New England Genealogical and Historical Society, Boston, Mass.
  7. 7,0 7,1 New Hampshire Deaths and Burials 1784-1949, New England Genealogical and Historical Society, Boston, Mass.