William Cranch Bond

usona astronomo

William Cranch Bond (naskiĝis la 9-an de septembro 1789 en Portland (Majno), mortis la 29-an de januaro 1859 en Kembriĝo (Masaĉuseco)) estis usona astronomo Li estis la unua direktoro de la observatorio de la Universitato Harvard.

William Cranch Bond
Persona informo
NomoWilliam Cranch Bond
Dato de naskiĝo9-a de septembro 1789
NaskiĝlokoPortland (Majno)
Dato de morto29-a de januaro 1859
MortolokoKembriĝo (Masaĉuseco)
Aĝo je morto69
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
InfanoGeorge Phillips Bond [+]
Ceteraj informoj
HonorigoFellow of the American Academy of Arts and Sciences [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Vivo redakti

Li estis horloĝisto, repreninte la metion de sia patro. En 1806 li spektis suneklipson kaj iĝis amatora astronomo; kiam li konstruigis sian unuan domon, li faris de tiu observatorion por observi la ĉielon per teleskopo de sia salono.

Astronomio redakti

Liaj observoj vekis la intereson de la universitato Harvard, en kiu li estis enoficigita kiel direktoro de ĝia observatorio, kiu ĵus malfermiĝis en 1839.

Malkovro de Hiperiono redakti

Tie, helpata de sia filo George Phillips Bond, li malkovris novan sateliton de Saturno[1] la 16-an de septembro 1848. Du tagoj poste William Lassell malkovris ĝin sendepende kaj nomis ĝin Hiperiono[2].

Astrofotografio redakti

Inspirita de la laboroj Edmond Becquerel, kiu sukcesis fari dagerotipion de la suna spektro, li ekkonsciis, ke la fotarto povus esti grava helpo al la astronomio. La nokton de la 18-a de decembro 1849 li sukesas fari tre detalan foton de Lunon, kun eksponperiodo de 20 minutoj dank al aŭtomata sistemo de sekvado. En 1850, kunlaborante kun John Adams Whipple, li fotis Vegan kaj en 1857, Mizaron (ζ de la Granda Ursino), per la teleskopo de 38 cm de la observatorio de Harvard.

Per ĉi tiu instrumento li faris studojn pri la sunmakuloj, Orion-nebulo kaj Saturno, kies la ringon C li malkovris.

Honoroj redakti

Li estis la unua usonano, kiu estis akceptita en la Royal Astronomical Society de Londono, en 1857.

Post lia morto, ricevis lian nomon:

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti