William H. Schulze

usona esperantisto
(Alidirektita el William H. SCHULZE)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

William H. SCHULZE (naskiĝis 1908 - mortis la 19-an de novembro 1993 en Hillsborough, Usono) estis usona esperantisto kaj mecenato.

William H. Schulze
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1907 (1907-11-30)
Morto 19-an de novembro 1993 (1993-11-19) (85-jaraĝa)
Familio
Edz(in)o Cathy Schulze
vdr

Li estis membro de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, kie li estis kasisto kaj poste honora membro, direktoro de ties informcentro (1965-1973). Dum multaj jaroj li korektis lecionojn de la tutlanda koresponda kurso.

Li estis dumviva UEA-membro, delegito dum 33 jaroj, iama komitatano, li subtenis ĝin per daŭra membreco en Societo Zamenhof kaj kiel patrono de la Novjorka oficejo.

Kun sia edzino, Cathy Schulze, li ankaŭ grave subtenis la Esperanto-movadon finance, interalie starigante fonduson ĉe ELNA por helpi al nepagipovuloj veni al la kursaro kaj heredigante ĉirkaŭ tri milionojn da usonaj dolaroj[1] al la Esperantic Studies Foundation. Tio permesas al ESF subvencii Esperanto-projektojn per ĉiujare ĉirkaŭ cent mil dolaroj, per kio estis financitaj interalie la retejoj edukado.net kaj lernu.net.

Referencoj redakti