William J. Donovan
William Joseph DONOVAN (1a de januaro, 1883 – 8a de februaro, 1959) estis usona militisto, advokato, spiono kaj diplomato, plej bone konata ĉar servis kiel estro de la Oficejo de Strategiaj Servoj (OSS), antaŭaĵo de la Central Intelligence Agency, dum la Dua Mondmilito. Li estis konsiderata kiel la fonda patro de la CIA, kaj rpo tio statuo de li staras en la sidejo de CIA en Langley, Virginio.
William J. Donovan | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
William Joseph Donovan | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1883 en Bufalo | ||||
Morto | 8-an de februaro 1959 (76-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
Tombo | Arlingtona nacia tombejo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Columbia Law School • St. Joseph's Collegiate Institute • Niagara University vd | ||||
Partio | Respublikana Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato • oficiro • politikisto • diplomato • intelligence officer vd | ||||
Aktiva dum | 1912– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Medalpremiita veterano de la Unua Mondmilito, Donovan estas la nura persono kiu ricevis la kvar el la plej altaj medalpremioj de Usono: nome Medal of Honor, la Distinguished Service Cross, la Distinguished Service Medal, kaj la National Security Medal.[1] Li ricevis ankaŭ la Silver Star (arĝenta stelo) kaj la Purple Heart (Purpura koro), same kiel medaloj el nombraj aliaj landoj pro sia servo dum ambaŭ mondmilitoj.
Notoj Redakti
- ↑ William J. Wild Bill Donovan, Major General, United States Army. Arlingtoncemetery.net; alirita la 3an de junio, 2019.