William James Sidis

William James Sidis (naskiĝis la 1-an de aprilo 1898, mortis la 17-an de julio 1944) estis usona mirinfano kun esceptaj matematikaj kapabloj kaj asertita kapablo de multaj lingvoj. Li mortis 46-jaraĝe pro cerba sangado.

William James Sidis
usona mirinfano
usona mirinfano
Persona informo
Naskiĝo 1-a de aprilo 1898
en Manhatano
Morto 17-a de julio 1944
en Bostono
Mortokialo cerba sangado
Lingvoj anglalatinafrancarusagermanahebreaturkaarmenagreka
Ŝtataneco Usono
Alma mater jura altlernejo Harvard • Universitato Harvard
Familio
Patro Boris Sidis
Patrino Sarah Mandelbaum Sidis
Okupo
Okupo matematikisto • antropologo • historiistolingvistoinventistoverkisto • pacaktivisto
Verkoj The Tribes and the States
The Animate and the Inanimate
TTT
Retejo https://www.sidis.net/
vdr

Sidis tiom regis altan matematikon ke li prelegis ĉe la Matematika Klubo de Harvard pri kvara dimensio.

Lia planlingvo Vendergood redakti

Li kreis la planlingvon Vendergood, kiun li priskribis en sia dua libro, angle titolita Book of Vendergood ("Libro de Vendergood"), kiun li skribis, kiam li aĝis 8 jarojn. La planlingvo baziĝas sur la latina kaj la greka, sed ankaŭ havas elementojn de la germana, la franca kaj aliaj latinidaj lingvoj. Ĝi havas dekduuman sistemon de kalkulado. Oni diras, ke ĝi estas pli facila kaj pli simpla ol Esperanto.[1]

Referencoj redakti

  1. Wallace, Amy (1986). The Prodigy: a Biography of William James Sidis, America's Greatest Child Prodigy. New York: E.P. Dutton & Co. ISBN 0-525-24404-2.