Sir William JONES (28-an de septembro 174627-an de aprilo 1794) - angla-kimra filologo, lingvosciencisto kaj orientalisto. Laŭ edukiteco estis juristo kaj laboris kiel juĝisto en Kolkato. En 1784 fondis Azian Societon de Bengalo. Tradukis baratan literaturon kaj persan literaturon.

William Jones
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1746 (1746-09-28)
en Londono
Morto 27-an de aprilo 1794 (1794-04-27) (47-jaraĝa)
en Kolkato
Mortokialo Inflamo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo South Park Street Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj sanskritoarabahebreafrancaitalaangla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Anglio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitata Kolegio
Lernejo Harrow Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro William Jones Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mary Jones (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Anna Maria Shipley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo antropologo
verkisto
botanikisto
politikisto
poeto
juĝisto
tradukisto
lingvisto
orientalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kariero

redakti

Kiel la unua rimarkis similecon inter sanskrito, greka lingvo kaj latino kaj opiniis ke tiuj ĉi tri antikvaj lingvoj devenas de unu pralingvo, de kiu ankaŭ fontis ĝermana lingvaro kaj kelta lingvaro. La pralingvon oni nomis hindeŭropa pralingvo; lingvoj de ĝi deventaj formas hindeŭropan lingvaron (poste oni aligis al ĝi ankaŭ baltslavan lingvaron, slavan lingvaron, la albanan, armenan kaj aliajn). En 1771 eldonis Grammar of the Persian Language, la unuan anglan lernolibron de la persa lingvo. Li tradukis persan literaturon, kiu inspiris George Gordon Byron, Shelley kaj poetojn de eŭropa romantikismo.

Li argumentis pri la komuna deventrunko de la tri menciitaj lingvoj sanskrito, greka lingvo kaj latino jene:

 
 La sanskrita lingvo, kiom ajn antikva ĝi estas, havas mirindan strukturon; ĝi estas pli perfekta ol la greka lingvo, pli abunde riĉa ol la latina lingvo, kaj pli delikata ol ili ambaŭ. Tamen, ĝi havas tiom grandan proksimecon kun tiuj du aliaj lingvoj, proksimecon videblan pro la verbaj radikoj kaj pro la gramatikaj formoj, ke tiu parenceco tute ne povas esti konsiderata kiel hazarda fenomeno; tiom forta, verdire, ke neniu filologo povus pristudi tiujn tri lingvojn, sen opinii ke ili elmerĝiĝis el iu komuna fonto, kiu, eble, ne plu ekzistas. Estas ankaŭ similaj kialoj, kvankam ne tiom fortaj, por supozi ke same la gotika, kaj la kelta lingvo, malgraŭ miksado kun malsama idiomo, havas la saman devenon kiel la sanskrita, kaj ankaŭ la pra-persa (avesta lingvo) povas aldoniĝi al tiu sama familio.[1] 

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliografio

redakti
  • Cannon, Garland H. (1964). Oriental Jones: A biography of Sir William Jones, 1746–1794. Bombay: Asia Pub. House Indian Council for Cultural Relations.
  • Mukherjee, S. N. (1968). Sir William Jones: A study in eighteenth-century British attitudes to India. London, Cambridge University Press. ISBN 0-521-05777-9.
  • Poser, William J. and Lyle Campbell (1992). Indo-european practice and historical methodology, Proceedings of the Eighteenth Annual Meeting of the Berkeley Linguistics Society, pp. 214–236.
  • The 1911 Encyclopædia Britannica, 11th ed. Sir William Jones

Referencoj

redakti
  1. William Jones, Tria Parolado al la Azia Societo de Kolkato, 1786.