William Mountbatten-Windsor

reĝido de Britio
(Alidirektita el William MOUNTBATTEN-WINDSOR)

Lia Reĝa Moŝto Princo Vilhelmo, Princo de Kimrujo, plennome angle Prince William Arthur Philip Louis, The Prince of Wales, Duko de Kornvalo, Duko de Kembriĝo kaj Duko de Rothesay (naskiĝis la 21-an de junio 1982 en Londono) estas ekde ka 8-a de septembro 2022 kronprinco de Britio kaj la al ĝi ligitaj reĝlandoj. Li havas la unuan lokon en la reĝa sukcedo, post sia patro, reĝo Karlo la 3-a. Li estas ano de la brita reĝa familio Mountbatten-Windsor kaj de la dinastio Windsor.

William Mountbatten-Windsor
Princo de Kimrujo
Persona informo
William, Prince of Wales
Naskonomo William Arthur Philip Louis of Wales
Naskiĝo 21-an de junio 1982 (1982-06-21) (41-jaraĝa)
en St. Mary's Hospital, Londono
Religio Eklezio de Anglio vd
Lingvoj anglafrancairlandasvahila vd
Loĝloko Palaco Kensington • Anmer Hall • Adelaide Cottage vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Wetherby School • Royal Air Force College Cranwell • Reĝa Milita Lernejo Sandhurst • Defence Helicopter Flying School • Universitato St. Andrews • Ludgrove School • Eton College vd
Familio
Dinastio Dinastio Windsor vd
Patro Karlo la 3-a vd
Patrino Diana Spencer vd
Gefratoj Henry Mountbatten-Windsor vd
Edz(in)o Kate Middleton vd
Infanoj Georgo de KembriĝoCharlotte de Kembriĝo • Ludoviko de Kembriĝo vd
Parencoj Tom Parker Bowles • Laura Lopes vd
Profesio
Okupo piloto • poloisto • helicopter pilot • aristokrato • filantropo vd
Aktiva en Palaco Kensington vd
Aktiva dum 2006– vd
En TTT Oficiala retejo vd
princo de Kimrio
Dum 2022nun
Antaŭulo Karlo la 3-a, lia patro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La princo naskiĝis kiel filo de princino Diana Spencer kaj Princo Karlo en hospitalo St. Mary's ("Sankta Maria") en Paddington, Londono. Li estis baptita la 4-an de aŭgusto en Palaco Buckingham. Li estas oficiale alparolenda kiel His Royal Highness Prince William, Prince of Wales ("Lia Reĝa Moŝto Princo Vilhelmo, Princo de Kimrujo").

De 1985 ĝis 1987 li frekventis infanvartejon Mrs Mynor's Nursery School. Ĝis 1990 li frekventis lernejon Ludgrove en Berkshire. Li estis la unua brita princo, kiu frekventis ordinaran lernejon prefere ol esti instruata hejme.

Kiam li aĝis preskaŭ dek jarojn (1992), liaj gepatroj oficiale disiĝis. En la aĝo de 15 li perdis sian patrinon per aŭta akcidento.

De 1995 ĝis 2000 li frekventis la elitan gimnazion Eton College. Post sia 18-jariĝo li pasigis transiran jaron en Belizo (kun armea trejnado) kaj, pere de la junul-kleriga organizo Raleigh International, en Ĉilio.

En septembro 2001 William komencis studi arthistorion ĉe universitato St. Andrews [sejnt endrus] en Fife. Li tie enskribiĝis per la nomo William Wales ("Vilhelmo Kimrujo"). Ŝanĝinte sian precipan fakon al geografio li magistriĝis en junio 2005 je la dua plej alta rango.

Li esprimis la deziron iĝi oficiro. Li havas bonajn ŝancojn iam esti reĝo de Britio. Se tiam li uzos sian nunan antaŭnomon, li estos reĝo Vilhelmo la 5-a.

En 2010 li iĝis la fianĉo de Kate Middleton. La geedziĝo okazis la 29-an de aprilo 2011. La 22-an de julio 2013 naskiĝis filo de Vilhelmo kaj Kate, nomita George Alexander Louis, kaj la 2-an de majo 2015 naskiĝis filino nomata Charlotte Elizabeth Diana. La 23-an de aprilo 2018, la tria infano de princo Vilhelmo naskiĝis princo Ludoviko.

Okaze de la forpaso de lia avino, reĝino Elizabeto la 2-a, la 8-an de septembro 2022, li aŭtomate heredis la titolojn duko de Kornvalo kaj duko de Rothesay. La postan tagon lia patro donis al li la titolon princo de Kimrujo. Jam antaŭe li estis duko de Kembriĝo.