William Shakespeare

angla poeto kaj dramverkisto

William SHAKESPEARE [ˈwɪljəm ˈʃeikspiər], esperante Vilhelmo ŜEKSPIRO (naskiĝis en aprilo 1564 - dato ne certe konata; li baptiĝis la 26-an de aprilo - kaj mortis la 23-an de aprilo 1616), estis angla poeto kaj dramverkisto, konsiderata preskaŭ universale unu el la plej bonaj poetoj kaj dramverkistoj de la mondo kaj la plej bona verkisto de la angla lingvo. Oni ofte nomas lin la nacia poeto de Anglio kaj la "Bardo de Avon"; angle oni ofte simple nomas lin "The Bard" ("La Bardo").[1]

William Shakespeare
Shakespeare.jpg
Shakespeare1COA.png
Persona informo
Naskiĝo (baptita) la  23-an de aprilo 1564(nun 1564-04-23)
en Anglio Stratford-upon-Avon, Anglio
Morto 26-an de aprilo 1616
en Anglio Stratford-upon-Avon, Anglio
Mortis pro febro [#]
Tombo Holy Trinity Church, Stratford -on-Avon [#]
Nacieco angla
Etno Angloj [#]
Lingvoj Brita angla angla [#]
Loĝloko Stratford-upon-Avon [#]
Ŝtataneco Reĝlando Anglio [#]
Alma mater King Edward VI School, Stratford-upon-Avon [#]
Subskribo William Shakespeare
Familio
Patro John Shakespeare [#]
Patrino Mary Shakespeare [#]
Gefratoj Joan Shakespeare • Edmund Shakespeare • Gilbert Shakespeare • Richard Shakespeare • Anne Shakespeare • Margaret Shakespeare • Joan Shakespeare [#]
Edz(in)o Anne Hathaway
Infanoj Susanna Hall
Hamnet Shakespeare
Judith Quiney
Profesio
Okupo poeto, dramverkisto, aktoro
Laborkampo fiction [#]
Verkado
Literatura movado Elizabeta teatro
Verkoj Hamleto ❦
Romeo kaj Julieta ❦
Kiel plaĉas al vi ❦
Makbeto ❦
Somermeznokta sonĝo ❦
sonetoj de Ŝekspiro ❦
La dresado de la megero ❦
La du sinjoroj el Verono ❦
Reĝo Johano ❦
Rikardo la Dua ❦
Henriko la Kvara, Parto 1 ❦
Henriko la Kvara, Parto 2 ❦
Henriko la Kvina ❦
Henriko la Sesa, Parto 1 ❦
Henriko la Sesa, Parto 2 ❦
Henriko la Sesa, Parto 3 ❦
Rikardo Tria ❦
Henriko la Oka ❦
Perditaj amopenoj ❦
La venecia komercisto ❦
Multa bruo pri nenio ❦
La Gajaj Edzinoj de Vindsoro ❦
Dek-dua nokto ❦
Ĉio bonas kio finiĝas bone ❦
Mezuro por mezuro ❦
Tito Androniko ❦
Julio Cezaro ❦
Otelo ❦
La Tragedio de Reĝo Lear ❦
Antonio kaj Kleopatro ❦
Koriolano ❦
Timono de Ateno ❦
Trojlo kaj Kresido ❦
Cimbelino ❦
La Vintra Fabelo ❦
Periklo princo de Tiro ❦
La Ventego ❦
La Du Nobelaj Parencoj ❦
La komedio de eraroj [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Liaj postvivantaj verkoj, kiuj inkludas liajn kunlaborojn, konsistas de proksimume 39 teatraĵoj (la preciza kvanto estas pridisputata), 154 sonetoj, tri longaj rakontaj poemoj kaj kelkaj aliaj versaĵoj, kelkaj el kies aŭtoroj estas necertaj. Liaj teatraĵoj estas tradukitaj en ĉiun gravan vivantan lingvon kaj oni ludas ilin pli ofte ol tiujn de ĉiu alia dramisto.[2] Oni ankaŭ daŭre studas kaj reinterpretas ilin.

Shakespeare produktis la plejparton el lia konata verkaro inter 1589 kaj 1613.[3][4] Liaj fruaj teatraĵoj estis plejparte komedioj kaj historioj kaj estas rigardataj kiel inter la plej bonaj verkoj iam produktitaj en tiuj ĝenroj. Li poste verkis plejparte tragediojn ĝis 1680, inter kiuj Hamleto, Romeo kaj Julieto, Otelo, Reĝo Lear kaj Makbeto, kiuj estas konsiderataj inter la plej bonaj verkoj en la angla lingvo.[5][6][7] En la lasta fazo de sia vivo, li verkis tragedikomediojn (ankaŭ konataj kiel romancojn) kaj kunlaboris kun aliaj dramverkistoj.

Multaj el la teatraĵoj de Shakespeare estis liberigitaj per eldonoj kun variantaj kvalito kaj fideleco dum lia vivo. Tamen en 1623 du kunaj aktoroj kaj amikoj de Shakespeare, John Heminges kaj Henry Condell, eldonis pli definitivan tekston konatan kiel la First Folio (Unua Folio), postmorta eldono de la dramverkaro de Shakespeare, kiu inkludas ĉiujn teatraĵojn liajn escepte du.[8] Ĝia Antaŭparolo estis antaŭscianta poemo de Ben Jonson, kiu alvokis Shakespeare per la nun fama epiteto: "not of an age, but for all time" ("ne de iu epoko sed por la tuta tempo").[8]

VivoRedakti

Fruaj jarojRedakti

 
La naskiĝdomo de Shakespeare

Shakespeare estis la filo de John Shakespeare, municipa konsilanto kaj sukcesa gantisto origine el Snitterfield en Warwickshire, kaj Mary Arden, la filino de bonhava terposedanta familio.[9] Li naskiĝis en Stratford-upon-Avon, kie li baptiĝis la 26-an de aprilo 1564. Lia naskiĝdato estas nekonata sed estas tradicie observita la 23-an de aprilo, la tagon de Sankta Georgo.[10] Tiu dato, kiu estas spurebla al William Oldys kaj George Steevens, montris sin alloga al biografoj pro tio, ke Shakespeare mortis je la sama dato en 1616.[11][12] Li estis la tria de ok gefiloj kaj la plej maljuna postvivinta filo.[13]

Kvankam neniuj studentaj registroj el la epoko postvivas, la plimulto de biografoj interkonsentas, ke Shakespeare verŝajne estis edukita ĉe King Edward VI School en Stratfordo,[14][15][16] senpaga lernejo ĉartita en 1553,[17] kiu situis proksimume 400 metrojn for de lia hejmo. La anglaj grammar schools (gramatikaj lernejoj) variis laŭ kvalito dum la elizabeta epoko, sed gramatiklernejaj instruprogramoj estis grandparte similaj: la baza latina teksto estis normigita per reĝa dekreto[18][19] kaj la lernejo donis intensivan edukon pri gramatiko surbaze de klasikaj latinlingvaj aŭtoroj.[20]

Kiam li estis 18-jaraĝa, li edziĝis kun Anna Hathaway, kiu naskis al li tri gefilojn: Susanna kaj ĝemelojn Hamnet kaj Judith.

Perditaj jarojRedakti

Pri la ĉirkaŭ ok jaroj de 1584/85 ĝis 1592, kiuj estas ofte nomitaj la "perditaj jaroj" [21] en la anglalingva literaturscienco, oni preskaŭ nenion scias pro mankantaj fontoj. La termino "lost years" (perditaj jaroj) estis nomita erariga (misnomer) [22], ĉar ĝi implicas, ke oni sciu multe pli pri la cetera vivotempo de Ŝekspiro. Sed tia tute ne estas. Pro manko de fontoj, estiĝis tiel pli kaj pli da legendoj.

Inter la jaroj 1585 kaj 1592 li komencis labori en Londono kiel aktoro kaj verkisto, al li ankaŭ apartenis parto de la Londona kompanio titolita "La viroj de lordo Chamberlain" (angle: Lord Chamberlain's men), kiu poste estis konata kiel "La viroj de la reĝo" (angle: King's men).

Finaj jarojRedakti

Li revenis al Stratford ĉirkaŭ la jaro 1613 kiel riĉulo kaj tie li mortis tri jarojn poste, 52-jaraĝa.

Ŝekspiro estis entombigita en la Holy Trinity Church. Sur la ŝtonplato, kiu indikas lian tombon, estas jena surskribo:

GOOD FREND FOR JESUS SAKE FORBEARE,
TO DIGG THE DVST ENCLOASED HEARE.
BLESTE BE THE MAN THAT SPARES THES STONES,
AND CVRST BE HE THAT MOVES MY BONES

Bona amiko, nome de Jesuo ne fosu
la polvon, kiu estis enŝlosita ĉi tie.
Benata estu tiu, kiu respektas tiujn ŝtonojn,
kaj malbenata tiu, kiu movas miajn ostojn.

Li mortis je la sama dato (ne en la sama tago, ĉar Britujo uzis tiam la julian kalendaron) kiel Miguel de Cervantes. Tial, la 23-a de aprilo iĝis internacia librotago.

Rilate religian konfeson, kelkaj inklinas pensi ke li estis katolika. “Plicertigi” pri katolikeco de Williams Shakespeare ĵus alvenis opinio, tute respektebla, de Rowan Williams, ĉefo-episkopo kaj primaso de la Anglikana Konfesio, kiu estas ankaŭ dokta klerulo pri literaturo (aprecatas lia biografio de Dostoevskij; li ankaŭ publikigis kolekton de siaj poeziaj tekstoj), kiu komunikis sian konvinkon dum la Hay Festival en Galles (majo-junio 2011): “Mi ne opinias ke devas multe nin interesi pozicii Shakespeare inter katolikoj aŭ protestantoj... sed mi opinias ke li havis postmedion katolikan kaj multajn amikojn katolikajn” (Avvenire, 3a de junio 2011, p. 28).

VerkoRedakti

Shakespeare verkis siajn plej konatajn teatraĵojn inter la jaroj 1590 kaj 1613. Liaj fruaj verkoj estis precipe komedioj kaj historiaj ludoj. Tamen, post la jaro 1608 li komencis skribi tragediojn, ekzemple Makbeto, Hamleto kaj la reĝo Lear.

Multe da liaj verkoj estis plurfoje publikigitaj dum lia vivo kaj eĉ tiam Shakespeare estis tre populara, same kiel nuntempe, ĉar liaj teatraĵoj montras tre bonegan regadon de la lingvo kaj profundan komprenon de homoj.

TeatraĵojRedakti

Historiaj teatraĵojRedakti

KomediojRedakti

TragediojRedakti

Fabelaj teatraĵojRedakti

PoemojRedakti

{Ligiloj al la Angla Vikifonto}

Oldo
 

Oldo grumbla kaj junec'
Ne loĝloke kunas;
Juno plenas je vivĝoj',
Oldon zorgoj punas.
Juno — jen somera tago,
Oldo — vintra plago;
Juno — jen somera ravo,
Oldo — vintra kalvo.
Juno ĉiam arlekenas,
Oldo spiri penas.

Jun' dancema, oldo vea;
Jun' sovaĝa, old' obea.
Juno arda kaj aŭdaca,
Oldo frida, fortolaca.
Oldon abomenas mi.
Jun' pro vi amsvenas mi.
Junulin', ho mia am'!
Oldo, mi vin spitas.
Ŝafistin', rapidu, jam
Laŭ mi vi tro hezitas.

William Shakespear
(Tradukis Pejno Simono[23])
Soneto 60a
 

Al bord' rulŝtona flusas ond-post-onde,
Marŝaŭme niaj horoj strebas limen;
La ĵusa kun pasinta ciklas ronde
En pena ĉen' antaŭen malproksimen.
Akuŝo en lumfask' de vivaŭroro
Mallerte rampas al maturo pinta;
Eklipsoj krozas kontraŭ ĝia gloro
Kaj velkodona iĝas Temp' kreinta;
Junecon flirtan Tempo tuj amputas
Kaj plugas sulkojn tra trajtar' anĝela;
Valoran doton de natur' ĝi glutas,
Prepare por falĉisto, la kruela.
Per vortoj varmaj vin versado mia
Protektu kontraŭ ties man' glacia.

William Shakespear
(Tradukis Pejno Simono[24])

En Esperanto aperisRedakti

  • Antonio kaj Kleopatro (Antony and Cleopatra). Tragedio en kvin aktoj. Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: The Esperanto Publ. Co., 1947. - 95 paĝoj.
  • La Dresado de la Megero (The Taming of the Shrew). Tradukis Gerald C. Jervis. (Esperantaj kajeroj 10.) - Rotterdam 1988. - 136 paĝoj.
  • Epifanio, aŭ: Kiel vi volas (Twelfth night, or: What you will). Tradukis William Auld. - Glasgow: Eld. Kardo, 1977. - 71 paĝoj.
  • La gajaj edzinoj de Windsor (The Merry Wives of Windsor). Tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: The Esperanto Publ. Co., 1948. - 89 paĝoj.
  • Hamleto, reĝido de Danujo (The tragical history of Hamlet, prince of Denmark). Tradukis L. Zamenhof. (Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto 71.) - Nürnberg: Tümmel, 1894. - 136 paĝoj.
  • Hamleto, princo de Danujo (The tragical history of Hamlet, prince of Denmark). Tradukis L. N. M. Newell. - La Laguna: Régulo, 1964. - 207 paĝoj.
  • Julio Cezaro. (Julius Caesar) Tragedio en kvin aktoj. Tradukis Daniel Henry Lambert. - London: Brita Esperantista Asocio, 1906. - VI, 85 paĝoj.
  • Kiel plaĉas al vi (As You Like It). Komedio en kvin aktoj. Tradukis Ivy Kellerman. - Washington, DC: Sesa Internacia Kongreso de Esperanto, 1910. - 137 paĝoj.
  • La Komedio de eraroj (The Comedy of Errors). Tradukis William Auld kaj Asen M. Simeonov. - Glasgow; Sarajevo: Eld. Kardo; ELBiH, 1945. - 88 paĝoj.
  • Makbeto (Macbeth). Tradukis D. H. Lambert. - Paris: Hachette, 1908. - 160 paĝoj.
  • Otelo, la maŭro de Venecio (The tragoedy of Othello, the moore of Venice). Tradukis Reto Rossetti. - La Laguna: Régulo, 1960. - 207 paĝoj.
  • Romeo kaj Julieto (An excellent conceited tragedie of Romeo and Juliet). Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Heronsgate, Rickmannsworth: Esperanto Publ. Co., 1945. - 77 paĝoj.
  • Somermeznokta sonĝo (A Midsummer Night's Dream). Tradukis K. Kalocsay. - La Laguna: Régulo, 1967. - 99 paĝoj.
  • La sonetoj (The Sonnets). Tradukis William Auld. - Pisa: Edistudio, 1981. - 326 paĝoj. (serio Oriento-Okcidento, n-ro 16).
  • Sonĝo de somermeza nokto (A Midsummer Night's Dream). Tradukis Louise Briggs. - London: Brita Literatura kaj Debata Societo, [proks. 1921]. - 70 paĝoj.
  • La tempesto (The Tempest). Tradukis K. Kalocsay. - La Laguna: Régulo, 1970. - 119 paĝoj.
  • La Tragedio de reĝo Lear (True cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters). Tradukis A. L. Curry kaj A. J. Ashley. - Dresden: Limpert, 1924. - 160 paĝoj.
  • La Tragedio de reĝo Lear (True cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters). Tradukis K. Kalocsay. - Rotterdam: UEA, 1966. - 160 paĝoj. (serio Oriento-Okcidento, n-ro 6).
  • Trojlo kaj Kresida (Troilus and Cressida). Tutproze tradukis Stephen A. Andrew. - Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., 1952. - 94 paĝoj.
  • La Venecia Komercisto (The merchant of Venice). Tradukis Alfred E. Wackrill. - London: British Esperanto Association, 1914. - 101 paĝoj.
  • La ventego (The Tempest). Tradukis Ach. Motteau. - London: The Esperantist, [1903]. - 96 paĝoj.
  • La vintra fabelo (The Winter's Tale). Tradukis Humphrey Tonkin. - Rotterdam: UEA, 2006. - 154 paĝoj.
  • La vivo de Henriko Kvina (Henry V). Tradukis Humphrey Tonkin. - Rotterdam: UEA, 2003. - 158 paĝoj.
  • Rikardo Tria (Richard III). Tradukis John Francis, Glasgow, Eldonejo Kardo, 1980. - 146 p.
  • Baldur Ragnarsson en sia artikolo Humphrey Tonkin, tradukinto de Shakespeare[25] komentas, ke inter la du ebloj traduki literaturon, nome la artisma kaj la fidelisma, Tonkin por traduki Shakespeare decidas sin al la "fidela redono de la spirito de la verkoj." Ragnarsson komentas detale la rimedojn por traduki la diversajn partojn kaj konkrete de kelkaj fragmentoj el la tonkin-aj tradukoj de La vivo de Henriko Kvina kaj La vintra fabelo de Shakespeare.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Dobson 1992, pp. 185–186.
  2. Craig 2003, p. 3.
  3. Chambers 1930a, pp. 270–271.
  4. Taylor 1987, pp. 109–134.
  5. Greenblatt 2005, p. 11.
  6. Bevington 2002, pp. 1–3.
  7. Wells 1997, p. 399.
  8. 8,0 8,1 Greenblatt & Abrams 2012, p. 1168.
  9. Schoenbaum 1987, pp. 14–22.
  10. Schoenbaum 1987, pp. 24–26.
  11. Schoenbaum 1987, pp. 24, 296.
  12. Honan 1998, pp. 15–16.
  13. Schoenbaum 1987, pp. 23–24.
  14. Schoenbaum 1987, pp. 62–63.
  15. Ackroyd 2006, p. 53.
  16. Wells et al. 2005, pp. xv–xvi.
  17. Baldwin 1944, p. 464.
  18. Baldwin 1944, pp. 179–180, 183.
  19. Cressy 1975, pp. 28–29.
  20. Baldwin 1944, p. 117.
  21. A. Acheson: Shakespeare’s Lost Years in London. Brentano’s, New York 1920)
  22. R. E. Burkhart: Finding Shakespeare’s „Lost years”. Shakespeare Quarterly 1978
  23. Oldo (el Retarkivo 2005)
  24. Soneto 60a (el Retarkivo 2005)
  25. Baldur Ragnarsson, Humphrey Tonkin, tradukinto de Shakespeare, La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 720-727.

BibliografioRedakti

  • H. Granville-Barker et G. B. Harrison, A Companion to Shakespeare Studies, Cambridge, 1960.
  • Michèle Willems, La Genèse du mythe shakespearien, 1600-1780, Paris, PUF, 1980.
  • Fausto Cercignani, Shakespeare's Works and Elizabethan Pronunciation, Oxford, Clarendon Press, 1981.
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1995/04, paĝo 29: Shakespeare en Bohemio verkita de Krys Ungar.

Eksteraj ligilojRedakti