William Shockley

usona fizikisto

William Bradford SHOCKLEY (13-an de februaro 1910, Londono, Anglio – 12-an de aŭgusto 1989, Palo Alto, Kalifornio, Usono) estis usona inĝeniero kaj instruisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1956 – kun John Bardeen kaj Walter H. Brattain pro esploroj pri duonkondukado kaj inventado de la transistoro. [1]

William Shockley
Nobel-premiito
Persona informo
William Bradford Shockley
Naskiĝo 13-an de februaro 1910 (1910-02-13)
en Londono
Morto 12-an de aŭgusto 1989 (1989-08-12) (79-jaraĝa)
en Stanford
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero vd
Tombo Alta Mesa Memorial Park vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioMasaĉuseca Instituto de Teknologio vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro William Hillman Shockley vd
Edz(in)o Jean Bailey • Emmy Lanning vd
Profesio
Okupo fizikistoinventisto • universitata instruisto vd
Laborkampo duonkonduktaĵa fiziko vd
Doktoreca konsilisto John C. Slater vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis fizikon en la Kalifornia Teknika Universitato (B. S., 1932) kaj Harvarda Universitato (Ph. D., 1936). Schockley iĝis en 1936 kunlaboranto de Bell Telephone Laboratories kj tie komencis tiajn eksperimentojn, kiuj kondukis al invento kaj konstruo de la tavola transistoro. Li laboris dum la Dua Mondmilito por la armeo.

Post la mondmilito, li gvidis la transistorfizikajn esplorojn ĉe Bell. Li iĝis en 1954 gastedukisto en Pasadena, ĉe la Kalifornia Teknika Universitato. Li laboris en 1954–55 en la Defenda ministerio, ekde 1955 ĉe Beckman Instruments, kie establis laboratorion por esplorado de la duonkondukaĵoj. Li instruis ekde 1958 en la kalifornia Stanforda Universitato, ekde 1963 kies profesoro de la teknikaj sciencaj. Li pensiiĝis en 1974, sed instruis plu.

Fine de la 1960-aj jaroj, li kaŭzis akran diskuton, riproĉon, ĉar li deklaris, ke la spirita kapablo de la diversa homrasoj estas diversaj, la nigruloj havas malpli da inteligentindico, tiel ili estas pli senvaloraj ol blankuloj. Krom tio, li deduktis je tio, pli granda naska proporcio de la nigruloj malfruigis la evolucion.

Referencoj redakti