William Turner (naturalisto)

William Turner (1509-1568) estis angla kuracisto, teologo, reformisto, botanikisto, ornitologo, naturhistoriisto, kaj patro de la brita ornitologio kaj botaniko.[1] Li studis Medicinon en Italio kaj estis intima amiko de la svisa naturalisto Conrad Gesner (1516-1565), de la profesoro Luca Ghini, fondinto de la Botanika Ĝardeno de Bolonjo, kaj mentoro de Andrea Cesalpino kaj Luigi Anguillara (1512-1570).

William Turner
(1509-1568)
Bildo de Mandragoro, planto el la herbolibro de William Turner, unua kiu estis originale verkita en la angla anstataŭ la latina.
Bildo de Mandragoro, planto el la herbolibro de William Turner, unua kiu estis originale verkita en la angla anstataŭ la latina.
Persona informo
Naskiĝo 1509
en Morpeth, Northumberland, Anglio
Morto 7-a de Julio 1568
13-a de Julio 1568
en Londono, Anglio
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Kolegio Pembroke, Kembriĝo
Universitato de Ferrara
Universitato de Bolonjo
Subskribo William Turner (naturalisto)
Profesio
Okupo kuracisto • natursciencisto • anglikana sacerdoto • ornitologo • botanikisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inter 1547-1552 li aktivis kiel persona kuracisto de Edward Seymour, 1-a Duko de Somerset. William Turner estis vere humanisto-naturalisto, kaj sincera reprezentanto de la Renesanco. Li estis la unua angla naturalisto kun internacia reputacio. Karolo Lineo omaĝis lin per la genro "Turnera" kaj la familinomo "Turneracoj". William Turner estas pioniro pri naturhistorio en Anglio, sed li povas ankaŭ titoliĝi kiel la unua erudiciulo kun angla planto-nomo.

Biografio redakti

Li estis edukita en la Kolegio Pembroke, Kembriĝo, inter 1526 kaj 1533, sub patroneco de Sir Thomas Wentworth (1501-1551), 1-a Barono Wentworth. Ĉirkaŭ 1538 li estis jam distingita pri sciencoj kaj erudicio, estante prave malkontenta kun la tiama informomanko. Naturfilozofio, medicino kaj ĉefe botaniko envolvis liajn ĉefajn interesojn, tamen la grandaj demandoj envolvantaj la vitalajn interesojn pri religiaj veraĵoj kaj liberecoj, ankaŭ agitigis lian menson, kaj li ankaŭ sin dediĉis al tiuj ekzamenoj, kiuj riskis lian vivon en la sincera persekutado de tiuj konoj.

Turner, tiel kiel multaj aliaj en Anglio, tiuepoke, unuigis la karakteron de la kuracisto kun tiu de teologo. Li iĝis vojaĝanta predikanto, kun tiel fervora karaktero, ke la malaminda episkopo Stephen Gardiner (1483-1555) arestigis lin (1549). Post iom da tempo li liberiĝis tamen oni ne scias per kiuj rimedoj kaj iĝis volonta ekzilito en sia propra lando.

 
"Libellus de Re Herbaria Novus", verko eldonita en 1538.
 
"Amara dulcis". el la verko "Herbals".

Li loĝis en la kontinento kune kun multaj aliaj anglaj rifuĝintoj, ĉefe el Kolonjo kaj Bazelo ĝis la morto de Henriko la 8-a. Dum tiuj intervaloj, Turner vojaĝis tra Svisio kaj Italio, kie li enamikiĝis al multaj renomaj botanikistoj kaj kuracistoj. En Ferrara, Turner ricevis sian diplomon pri fiziko (medicino), kiu konfirmiĝis en Oksfordo, kiam li reiris al Anglio okaze de ascendo de Eduardo la 6-a.

Tiuepoke li iĝis privata kuracisto de 1-a Duko de Somerset, kaj liaj ekleziaj meritoj estis pli abunde rekompencitaj pere de prebendo en Jorko, kanonikejo en Windsor kaj dekanejo en la Katedralo de Wells (1551). Li ricevis ĉiujn tiujn premiojn interŝanĝe de sennombraj publikaĵoj defende de la Protestantismo, sed kies kaŭzoj devigis lin fuĝi el la persekutoj de la katolika reĝino Maria la 1-a dum la tuta tempo kiam Turner restis eksterlande.

La ascendo de Elizabeta la 1-a restarigis al li la liberecon en sia naskiĝa regiono, samkiel ĉiuj liaj ekleziaj beneficoj. La resto de sia vivo li sin dediĉis al siaj klerikaj devoj kaj al siaj botanikaj amuziĝoj, tiuj du klopodoj, kiuj piediradas kunaj ĉe multaj honestaj kaj amemaj homoj, por ilia avantaĝo kaj honoro.

En Wells li havis botanikan ĝardenon kaj alian en Kew. Kaj li ŝajne dividis sian tempon inter la dekanejo kaj lia loĝejo en Crutched Friars, Londono. Turner mortis en 1568, laŭŝajne ne pliaĝa, kaj lasis kelkajn infanojn. Li estis sepultita en la Preĝejo de Sankta Olavo, en Londono. Lia filo Peter edukiĝis kiel kuracisto, vojaĝis kaj diplomiĝis eksterlande. Ricevis postenon kiel doktoro en Kembriĝo kaj en Oksfordo, kaj mortis aĝante 72 jarojn, en 1614, tamen laŭŝajne ne heredis sian pripatran ŝaton rilate al botaniko.[2]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti