William Walter Mann (1881 - 1972) estis brita Esperantisto. Li verkis lernolibrojn pri Esperanto kaj tradukis al Esperanto interalie verkojn pri bahaismo kaj la novelon Doktoro Jekyll kaj sinjoro Hyde de Robert Louis Stevenson.

William W. Mann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1880 (1880-11-30)
en Edinburgh,   Skotlando
Morto la ekzakta mortodato ne konatas
vdr

Laŭ numero 1365 de Esperanto (februaro 2022, paĝoj 28–29), li priskribis la vojaĝon al Ameriko kun d-ro Zamenhof al la 6-a UK en artikolo titolita "La Sesa Internacia Kongreso de Esperantistoj (Bildoj el la Notlibro de Ĉeestinto)" publikigita en la numero de British Esperantist (oktrobro 1910, paĝoj 184-197).

Laŭ numero 1367 de Esperanto (aprilo 2022, paĝo 76) li vivis de 1881 ĝis 1972.

Teatraĵo 1910 (2022) redakti

En la teatraĵo 1910, kiu premieris dum la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo en 2022, Mann estas la ĉefrolulo kiu parolas pri sia propra sperto vojaĝante al Ameriko kun doktoro Zamenhof sur la transoceana ŝipego Georgo Vaŝingtono por la 6-a Internacia Kongreso de Esperanto antaŭ pli ol jarcento.[1]

Referencoj redakti

  1. 1910 - Orignala Filmo en la jutuba Kanalo "Exploring Esperanto, Decembro 2022