Willy Burgemeister

(Alidirektita el Willy BURGEMEISTER)

Willy Venzel[1] BURGEMEISTER [burgemajster] (naskiĝis la 26-an de junio 1908 en Warnsdorf, tiam Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ Varnsdorf en Ĉeĥio) estis esperantisto kaj kontoristo. En 1930 li entreprenis Esperantan studvojaĝon tra 16 landoj. De 1931 li restadis en Svedio, kie li faris proksimume 150 publikajn paroladojn kaj donis 40 kursojn komencajn kaj daŭrigajn. En 1932 li faris plurajn publikajn paroladojn en Nederlando.

Willy Burgemeister
Persona informo
Naskiĝo 26-an de junio 1908 (1908-06-26)
Morto informo mankas
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

La 4-an de januaro 1936 Willy Burgemeister geedziĝis kun Vera Håkansson (1913–2002)[1] el Åmål, Svedio.[2] Ili ekhavis filon Heinz Willy Burgemeister.[1]

Referencoj redakti