Willy Brandt (pedagogo)

Christoph Gottfried Hermann Willy/Willi BRANDT (naskiĝinta la 13-an de februaro 1885 en Ilfeld, mortinta la 4-an de novembro 1975 en Bayreuth) estis germana instruisto kaj lernejestro.

Willy Brandt
Persona informo
Naskonomo Christoph Gottfried Hermann Willy Brandt
Naskiĝo 13-an de februaro 1885 (1885-02-13)
en Ilfeld
Morto 4-an de novembro 1975 (1975-11-04) (90-jaraĝa)
en Laineck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana RegnoGermana Demokratia RespublikoGermanio
Alma mater Klosterschule Ilfeld • Universitato de GöttingenUniversitato de StrasburgoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo filologo • pedagogo • gimnazia instruisto
vdr
busto de Willy Brandt ĉe la gimnazio Friderico-Francisceum, Bad Doberan

Vivo redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la lernejo en la eksa Monaĥejo Ilfeld li studis ekde 1903 historion kaj klasikan filologion ĉe la universitatoj de Göttingen, Strasburgo kaj Halle. En Halle faritis lia doktoriĝo. Sekvis trejniĝoj en Hanovro kaj Hannoversch Münden. Lia unua deĵorloko estis helpinstruistece en Aurich. Inter 1910 kaj 1913 li estis unua lernigisto pri la lingvoj latina kaj helena kaj pri historio ĉe Große Stadtschule en Rostock. Poste li lektoris ĉe la Universitato Rostock. Inter 1924 kaj 1937 li estis lernejestro ĉe la Katedrala lernejo de Güstrow: dum lia estreco festitis la 375-datreveno institucifonda.

En 1937 li venis al la gimnazio Friderico-Francisceum je Bad Doberan kie li engaĝiĝis en 1945 pri la urba nedefendo kaj senbatala transdono en la manojn de la Aliancanoj. Ĝis 1950 li lernejestris, poste li transloĝiĝis al Bayreuth.

Verkoj redakti

  • Die Staatliche Domschule zu Güstrow 1903-1928. (1928)

Literaturo redakti

  • Grete Grewolls: Wer war wer in Mecklenburg und Vorpommern. Das Personenlexikon. Hinstorff Verlag, Rostock 2011, ISBN 978-3-356-01301-6, p. 1321.

Eksteraj ligiloj redakti