Wilmington (Norda Karolino)
Wilmington estas grandurbo en Usono, en subŝtato Norda Karolino, en Kantono New Hanover. Ĝi estas grava havenurbo kaj administrejo de la kantono. Wilmington estis nomita pri Spencer Compton, grafo de Wilmington.
Wilmington | |||
---|---|---|---|
| |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 28401–28412 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 117 525 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 854 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 13′ N, 77° 55′ U (mapo)34.223333333333-77.912222222222Koordinatoj: 34° 13′ N, 77° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
Areo | 137,615365 km² (1 376 1.5 365 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Koordinatoj: 34° 13′ N 77° 54′ U / 34.217 °N, 77.900 °U (mapo)Koordinatoj: 34° 13′ N 77° 54′ U / 34.217 °N, 77.900 °U (mapo)
- Areo: 107 km²
- Loĝantaro: 106.476 (en 2010)
- Supermara alteco: 9 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h )
- Poŝtkodoj: 28401-28412
- Telefonkodoj: 910
GeografioRedakti
Wilmington situas sur la marborda ebenaĵo ĉe enfluejo de rivero al Atlantiko en la orienta landparto de Usono, en la suda parto de Norda Karolino.
HistorioRedakti
Wilmington fondiĝis en 1739. Tiutempe sklavoj hakis la arbojn en la ĉirkaŭaĵo. Dum la Usona Enlanda Milito en 1865 la norda armeo okupis la havenon kaj urbon. En 1898 blankuloj atakis redaktejon de afrikanoj, krome aliloke murdis homojn afrikanajn. Dum la 2-a mondmilito en Wilmington produktis armeajn ŝipojn.
EkonomioRedakti
En Wilmington oni ĉefe okupiĝas pri elektraj, medicinaj, elektronikaj industrioj, krome estas vestaĵo- kaj nutraĵo-prilaboroj. Ankaŭ la turismo kaj filmoproduktadoj estas menciindaj.
TrafikoRedakti
Wilmington havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Raleigh, trajno kuras al Charlotte. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Estas ĉiutaga busservo al Raleigh.
EdukadoRedakti
Wilmington estas hejmo de la Universitato de Norda Karolino ĉe Wilmington.[1]
KlimatoRedakti
Wilmington situas en humida subtropika zono. La temperaturo averaĝe varias inter 12-23 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 32 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo 2 °C (malofte frostas kaj neĝas). Jare pluvas po 1450 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en septembro.
VidindaĵojRedakti
- muzeoj pri militŝipoj, pri artoj, pri historio kaj sciencoj,
- universitata kaj kantona arboretoj
- Operejo
- episkopa preĝejo de Sankta Johano
- katolika preĝejo de Sankta Maria
- sinagogo, la plej malnova en la subŝtato
FamulojRedakti
Wilmington estas naskiĝurbo de Percy Heath.
ĜemelurbojRedakti
FontojRedakti
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio