Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Wim M. A. De Smet (naskiĝis la 19-an de oktobro 1932 en Antverpeno, mortis la 10-an de marto 2012 [1][2] en Brasschaat) estis flandra zoologo, fakulo pri cetacoj. Li estis esperantisto kaj plenrajta membro de AIS San-Marino, al kiu li apartenis ekde la fondo.

Wim De Smet
Wim De Smet en 2009
Wim De Smet en 2009
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1932 (1932-10-19)
en Antverpeno
Morto 10-an de marto 2012 (2012-03-10) (79-jaraĝa)
en Brasschaat
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo biologo
esperantisto
zoologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
S-ro De Smet dum prelego en la antverpena klubo "La Verda Stelo"
S-ro De Smet (dekstre) dum promenado organizita de la kalmthoŭta Esperantoklubo La Erikejo

De Smet licenciiĝis pri zoologio en 1954. Post studvojaĝoj tra Afriko en 1955/56 li studis en Italio, Svedio kaj Skotlando kaj en 1961 iĝis aspiranto-esploristo ĉe la belga Ŝtata Fondaĵo pri Sciencaj Esploroj. En 1966 li doktoriĝis kaj poste estis profesoro en la Nacia Universitato de Ruando (1986/87), en Paramaribo (1988/89), Surinamo (1989/90) kaj Gabono (ekde 1991). Li instruis en Esperanto en AIS-sesioj en Treviro (Germanio) kaj Bydgoszcz (Pollando).

De Smet ellaboris projekton pri "Nova Biologia Nomenklaturo" (N.B.N.), per kiu li celis ordigi la iom kaosan nomenklaturon precipe de zoologio. Malsame kiel la klasika nomenklaturo, kiu baziĝas sur la latino, NBN baziĝas sur Esperanto. Verko lia pri NBN ricevis la Premion Pirlot de 1999. Oni ankaŭ honoris lin per la japana UMEA-Shinoda-Premio.

Verkoj

redakti
 
De maldekstre: Pasquale Zapelli, István Ertl, Wim De Smet, Osmo Buller, en 2001.

En 1982 aperis lia verko Esperanto snel assimileren[3], rapidkurso de Esperanto por nederlandlingvaj aŭtodidaktoj. Pri sia profesia fako li kontribuis i.a. al Scienca Revuo, la iama ornitologia magazino Mevo kaj aliaj Esperanto-periodaĵoj kaj regule prelegis en Someraj Universitataj Kursoj (SUK), Internacia Somera Universitato (ISU) kaj Internacia Kongresa Universitato (IKU). En la magazino Monato li raportis pri siaj jaroj en Surinamo. Li verkis dudirektan vortareton surinaman-Esperanton-surinaman, kiu aperis ĉe www.la-vortaro.net kaj kontribuis al terminologiaj diskutoj en Akademiaj Studoj.

Recenzoj

redakti

Pri Esperanto snel assimileren

 
 Tiu ĉi lernolibro allogas metodikiston de fremdlingvo-instruado per sia unika strukturo rilate la prezentadon de la

lingva materialo kaj per sia ĝeneralkleriga enhavo. La aŭtoro intencas evoluigi ĉe interesemuloj la regad-kapablojn koncerne Esperanton en tri fazoj. La unua fazo koncentriĝas al la kompreno de skribitaj tekstoj, la dua fazo estas dediĉis al la kapablo verki mallongajn skribajn informojn, ekz. leteron, resumon, raporton, la tria fazo alcelas la kapabligon de la lernanto uzadi Esperanton buŝe en la ĉiutaga vivo: laŭ tiuj ĉi nomitaj celoj la unuopaj fazoj nomiĝas „1. Esperanto leren lezen" (pp. 11-69), „2. Esperanto leren schrijven" (pp.71-107), kaj „3. Esperanto leren spreken" (pp. 109-143). Finfine la verkinto konsekvence konsilas al la studintoj: multe legu, multe skribu, multe parolu kaj aŭskultu! La priskribita konstru-maniero estas lerte fundamentita, ĉar ĝi respektas la rilaton inter reproduktivaj kaj produktivaj kapabloj ĉe la "disĉiplo": ekde legado tra skribado al parolado, aŭ, per aliaj vortoj, de la okuloj per la mano al la buŝo. Por la plimulto de ĝermandevenaj popoloj la plej komplika afero je lingvolernado fakte estas la buŝa aplikado de iu ajn studata fremdlingvo, pro tio la aŭtoro ne tuj postulas tian streĉadon, sed gvidas la lernantojn tra kampoj, sur kiuj ili preskaŭ senkonscie ankaŭ rikoltas iomajn spertojn en la buŝa lingva aplikado; ni ĉiuj — legante aŭ skribante iun tekston, sentas nin akompanataj de ena, tempaltempe eĉ aŭdebla prononcado, de silenta flustrado. Enkadre de la esperantlingvaj kaj flam-lingvaj ekzercoj ĉiu frazo estas ciferita; tiamaniere la necesaj lingvaj aŭ enhavrilataj klarigoj, kiuj sekvas la unuopajn legaĵojn, estas facile troveblaj kaj la trankvila encerbigo de la plejparte tre instiga enhavo ne estas interrompata. Due — pri la enhavo: La uzontoj de tiu ĉi lernolibro devas nature interesiĝi pri literaturo, pri diversaj sciencbranĉoj, pri politiko ktp., por ke ili havu spiritan kontakton kun la aŭtoro kaj por ke ili ne laciĝu sekvadi la subtilajn intencojn, la spritajn sugestojn kaj la informriĉajn klarigojn. Prave en la enkonduka parto estas emfazita, ke la lernolibro turnas sin al klera publiko:

"De auteur probeert op die monier een eenvoudige taai te presenteren aan een intellektueel publiek." (p. 9.)

Trie — ĉu ekzistas plibonigendajoj? Nia lingvo Esperanto estas nomata "neŭtrala mondlingvo" (p. 122), ĝi taŭgas por krei novan tipon de homo, sennaciulon (p. 95), ĝia studado estos malferminta la cerbon al aliaj idiomoj kaj faciliginta ties asimiladon (p. 81). Mi supozas, ke la supraj "sentencoj" respegulas la opinion de la aŭtoro — alie li ne estus citinta ilin — kaj permesas al mi la provokan (?) demandon: Ĉu Esperanto ne fariĝas rimedo por plivastigi eŭropocentrismajn ideojn, ĉu la lernolibro liveras la pruvon, ke pere de Esperanto oni povas malfermi la cerbon al aliaj (al kiom da?) idiomoj? La argumentado por Esperanto en tia metodikflanke altnivela lernolibro devus esti pritraktata pli elaste, por ke "een intellektueel publiek" konatiĝu ankaŭ kun seriozaj kontraŭargumentoj kaj kun ĝis nun nesolvitaj problemoj de interlingvistiko resp. esperantologio. La tria fazo, kie temas pri la parolalproprigo, ne estas tiel ampleksa, kiel ĝi estas anoncita en la enhavtabelo (pp. 109 — 143); praktike ĝi limiĝas je naŭ paĝoj (inkluzive kvin paĝoj da klarigoj), sed — bedaŭrinde — ne estas daŭrigata per aliaj vivproksimaj, rapide asimileblaj "hazardaĵoj” (memoru la titolon de la libro: "Esperanto snel assimileren"). En la leciono IV.A-1 (pp. 47/48) estas prezentataj la t. n. kunmetitaj tempoj; mi subtenas la aŭtoron, jam en lernolibro por komencantoj enkonduki tiujn ĉi formojn, sed ĉu la sekva frazo korespondas kun la esprimendo: "Kiam mi estos studonta tion, neniu povus interrompi mian studadon." (Laŭ la konteksto, la aŭtoro volas esprimi, ke dum la estonta studado neniu — verŝajne — interrompi lian okupiĝon pri — nature — Esperanto. Sed la formo "mi estos studonta" priskribas fazon antaŭ la komenco de la planita studado, pro tio oni ne povas paroli pri ebla interrompo de la studado.) En la sama teksto la aŭtoro foje preferas la kondicionalon, foje la indikativon, kvankam la propozicioj ne estas diversnivelaj "ĉu tiuj telefonantoa personoj kredus, ke ili filiĉigas ... min ...?" "Ĉu ili ne aŭdas, ke mi ofte koleriĝas ...? " Mi rekomendas, ke en la uzado de la kondicionalo oni aŭ limiĝu al unu varianto aŭ donu kromajn klarigojn.

La skizita lernolibro "Esperanto snel assimileren" estas vera pliriĉigo por metodikistoj de fremdlingvo-instruado kaj instigas la kreivecon de la lernantoj kaj ankaŭ de kursgvidantoj. 
— d-ro Till Dahlenburg. Der Esperantist 1983_n122_jun. 1983

Referencoj

redakti
  1. nederlande Knockaert, Cyreen 2013 : Heeft Goliath voorgoed David verslagen? Raakt Nieuwe Biologische Nomenclatuur in de vergetelheid? Horizon-Taal, 45(260), 8-9.
  2. esperante Knockaert, Cyreen 2013 : Nomenklaturo : ĉu kroma esperanta "finvenko"? Monato. Internacia Magazino Sendependa, 34(5), 22-23.
  3. Esperanto snel assimileren. Een snelkursus van de internationale taai Esperanto in vijf lessen (plus tien lessen verdere uitbouw) voor zelfstudie. Uitgeverij De Nederlande, Antwerpen, 1982, (151 pp.).

Bibliografio

redakti
 
Lernolibro verkita de Wim De Smet.
  • angle Anonima aŭtoro 1989 : Men of Achievement, Thirteenth Edition, International Biographical Centre, Kambriĝo, CB2 3QP, Britujo, p. 222.
  • angle Anonima aŭtoro 2001 : 2000 Outstanding Scientists of the 20th Century, Second Edition, International Biographical Centre, Kambriĝo, Britujo, p. 94.
  • nederlande Diversaj 1978 : Verslag van het Colloquium. Verleden, Heden en Toekomst van de Esperanto-Beweging in Vlaanderen, Kalmthout, 40 p.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1959 : La poplipteroj, strangaj fiŝoj, Scienca Revuo, 11/1(41), 19-27.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1963 : Konsideroj pri la biologia nomenklaturo, Scienca Revuo, 14, 117-119.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1967 : Nunaj mondperceptoj per la biologio, La Mondpercepto de la Modernaj Natursciencoj, Ludwig Pickel, Nurnbergo, p. 63-73
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971 : La nomoj de la cetacoj (unua parto), Scienca Revuo, 22/1(87), Beogrado, Jugoslavujo, p. 21-48.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971 : La nomoj de la cetacoj (dua parto), Scienca Revuo, 22/2(88), Beogrado, Jugoslavujo, p. 39-48.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1971 : La nomoj de la cetacoj (tria parto), Scienca Revuo, 22/3(89), Beogrado, Jugoslavujo, p. 71-78.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1972 : Ĝenerala kaj Homa Histologio, Someraj Universitataj Kursoj, Lieĝo, 68 p., ilustraĵoj
  • france De Smet, W.M.A. 1973 : Terminologie et nomenclature biologiques, La monda lingvo-problemo, Den Haag, p. 45-56.
  • france De Smet, W.M.A. 1973 : Initiation à la Nomenclature Biologique Nouvelle (N.B.N.), Association pour l'Introduction de la Nomenclature Biologique Nouvelle, Kalmthout, 44 p.
  • nederlande De Smet, Dr W.M.A. 1982 : Esperanto snel assimileren, Uitgeverij De Nederlanden, Antwerpen, 151 p. ISBN 90 6583 028 6
  • esperante De Smet, W.M.A. 1990 : Specio kaj genro en la biologio, Scienca Revuo, 41, 365-370.
  • angle De Smet, W.M.A. 1991 : A Guide to New Biological Nomenclature (N.B.N.), Association for the Introduction of New Biological Nomenclature, Kalmthout, 64 p.
  • esperante De Smet, W.M.A. 1991 : La Sistemo N.B.N. (Nova Biologia Nomenklaturo), Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo, Kalmthout, 94 p.
  • nederlande De Smet W.M.A. 1991 : Kennismaking met Nieuwe Biologische Nomenklatuur (N.B.N.), Vereniging voor het Invoeren van Nieuwe Biologische Nomenklatuur (N.B.N.), Kalmthout, 87 p.
  • angle De Smet W.M.A. 1991 : Meeting User Needs by an Alternative Nomenclature, in: Improving the Stability of Names : needs and options (D.L. Hawksworth, ed.), Regnum Vegetabile, no 123, 179-181, Koeltz Scientific Books, Königstein.
  • esperante De Smet W.M.A. 1995 : La scienca nomo de la ĉimpanzo, Scienca Revuo, 46(2), 12-37.
  • nederlande De Smet, Wim 1996 : 25 Jaar "La Erikejo" : de geschiedenis, Esperanto, Esperantogroep "La Erikejo", Kalmthout, 39 p.
  • esperante De Smet W.M.A. 2000 : Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.) en la jaro 2000 kaj la problemoj pri nomoj de bestoj kaj plantoj, Fakaj aplikoj de Esperanto. Serio : Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, 77-87.
  • nederlande De Smet W.M.A. 2001 : Edward Symoens 1915-1995. En Interface. Planned Languages: From Concept to Reality. VLEKHO. Hogeschool voor Wetenschap en Kunst, Bruselo, 3-4. ISBN 806813-1-8
  • angle esperante De Smet W.M.A. 2005 : Analizo de Nova Biologia Nomenklaturo; An analysis of New Biological Nomenclature. SAIS, Nitra, A.I.S, San Marino. ISBN 80-967425-7-4

Eksteraj ligiloj

redakti