Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Winikon-Gschwader (prononcu vinikon-gŝvadr; en la alemana lingvo: Winikä-Gschwadär) estas kvartalo kaj iama civila komunumo de la komunumo kaj urbo Uster en la Distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis proksimume 3650 loĝantojn je la 31-a de decembro 2013.

Winikon-Gschwader
Blazono de Winikon-Gschwader
Blazono de Winikon-Gschwader
Blazono de Winikon-Gschwader
Winikon
Winikon
Winikon
Kantono Zuriko
Komunumo(j) Uster
Koordinatoj  47° 21′ 40″ N 8° 43′ 0″ O / 47.36111 °N, 8.71667 °O / 47.36111; 8.71667 (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 40″ N 8° 43′ 0″ O / 47.36111 °N, 8.71667 °O / 47.36111; 8.71667 (mapo)
Nombro de loĝantoj ĉirkaŭ 3650
Areo ĉ. 2,5 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 8610
Situa mapo de Winikon-Gschwader
Situa mapo de Winikon-Gschwader
Situa mapo de Winikon-Gschwader
vdr

Geografio redakti

Winikon-Gschwader situas en nordokcidento de la urbo Uster. Ĝi konsistas el la vilaĝo Winikon kaj la kvartalo Gschwader, kie situas la beslerneja centro Gschwader. Oriente de Winikon-Gschwader etendiĝas la marĉo kaj naturrezervejo, kiu ĝis disigis de Werrikon. Norde de Winnikon-Gschwader situas la vilaĝo Freudwil kaj okcidente kaj sude de ĝi Kirchuster, la centro de la urbo.

Blazono redakti

La blazono montras flavan grapolon sur ruĝa ŝildo. Ĝi estas simbolo de la vitokulturado, kiun en la loko jam dum mezepoko faris la alemanoj. La unua bildo de la blazono datiĝas el la sezonlibro de Uster de la jaro 1473 sub la sezonindiko de la 7-a de decembro de la vinikonano Bertscfhi Büntzli, kiu en la jaro 1472 por sia sezono faris pian fondumon favore al la preĝejo.[1]

Trafiko redakti

En nordokcidento de Winikon situas la alveturejo Uster-Nordo al la svisa aŭtovojo A53. Tra la kvartalo pasas la kantona ĉefvojo al Vinterturo. Al la publika transportreto la kvartalo estas konektita pere de la lokaj buslinioj 725 kaj 811.

Vidindaĵoj redakti

Vidinda estas la iama guberniejoj Winikon kun la sunoriltureto en la centro de la vilaĝeto Winikon. Ĝi estas klasigita kiel konstrua monumento de regiona signifo.

Infrastrukturo redakti

En Winikon-Gschwader situas la bazlerneja centro Gschwader. En nordokcidento de Winikon troviĝas la sportcentro kun la futbalplaco kaj la halbanejo Uster, kiu famiĝis pro la tragika akicento la 9-an de majo 1985, kiam la tegmento disfalis kaj mortis 15 homoj.[2] En sudo de la kvartalo troviĝas la supermerkato Aldi.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Winikon datiĝas el la jaro 1325 en listo de la feŭdoj de la grafoj de Habsburgo al Rapperswil.[3] Apud la aŭtovojalveturejo kamparano trovis en la jaro 1914 tombon el la La-Tène-epoko el la 3-a jarcento antaŭ Kristo kun multe da valoraj ornamaĵoj. En la jaro 1926 Winikon-Gschwader estis integrita al la nova politika komunumo Uster.[4]

Bildoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti