Wiosna
Printempo (pole Wiosna) estas pola centra-maldekstra politika partio fondita de Robert Biedroń (iama deputito de Sejmo kaj urbestro de Słupsk).
Printempo | |
---|---|
Wiosna | |
partio | |
Lando | Pollando |
Estro | Robert Biedroń |
Vicprezidantoj | Marcin Anaszewicz, Gabriela Morawska-Stanecka |
Ĝenerala sekretario | Krzysztof Gawkowski |
Fondiĝo | 3-a de februaro 2019 |
Loko de fondiĝo | Varsovio |
Ideologio | socialdemokratio, socialliberalismo, progresismo, verda politiko |
Retejo | wiosnabiedronia |
Dum la Balotoj por Eŭropa Parlamento 2019 la Komitato de partio Printempo akiris 826 975 da voĉoj (6,06%), tio estas la tria loko post Rajto kaj Justeco kaj Eŭropa Koalicio. Tio rezultis 3 MEP-mandatoj: d-ro Robert Biedroń (en la varsovia balotregiono, akirante 96388 / 6,96% da voĉoj), d-ino Sylwia Spurek (en la grandpolia balotregiono, akirante 55306 da voĉoj) kaj Łukasz Kohut (en la silezia balotregiono, akirante 48783 / 3,05% da voĉoj).
Politika programo
redaktiLa 2019 en la sport-halo Torwar en Varsovio kun ĉ. 9000 partoprenantoj okazis la fondokunveno de Wiosna, en kiu oni prezentis la politikan programon de la partio (vidu la suban foton)[1]:
Ekonomia programo
redakti- Progresa plialtigo de minimuma salajro ĝis 2700 zlotoj en 2020, ĝis 3000 zl en 2021 kaj ĝis 3500 zl en 2024[2].
- Minimuma pensio (emerituro) de 1600 zlotoj[3]
- Forigo de la ŝtataj asekurejoj ZUS kaj KRUS, transdono de iliaj povoj al la fiska administracio[3].
- Forigo de limigoj al solaj patroj kaj patrinoj edukantaj siajn infanojn kadre de la programo Rodzina 500 plus[4].
- Egalaj salajroj por viroj kaj virinoj.
- Minimuma salajro por instruistoj – 3500 zl, kaj por plej bonaj diplomitoj kaj profesoroj – 6000-7000 zl.
Sociala programo
redakti- Geedza egaleco sendependa de la sekso.
- Garantiita rajto je aborto ĝis la 12-a semajno de la gravedo.
- Senpaga aliro al ĉiaj kulturinstitucioj en tuta Pollando ĉiun dimanĉon.
- Aldono de la temoj novaj teknologioj, klimatŝanĝo, porsana antaŭgardo, programlingvoj, komputila sekureco kaj rekonado de falsaj novaĵoj al la instruprogramo.
- Enkonduko de moderna seksedukado kaj deviga edukado kontraŭ perforto en ĉiuspecaj lernejoj.
- Duobligo de lecionoj de la angla lingvo, ebligo de instruado de unu lernobjekto en la angla lingvo en superbazaj lernejoj.
Estraro
redaktiPrezidanto:
Vicprezidantoj:
Sekretario:
Kasisto:
Aliaj aktivuloj:
- Łukasz Kohut, aktivulo de Partio Printempo, de la 26a de majo 2019 dum la Balotoj por la Eŭropa Parlamento akiris mandaton de MEP
- Paulina Piechna-Więckiewicz
Referencoj
redakti- ↑ pole Wiosna de Biedroń en Varsovio. La politikisto prezentis en Torwar la programon kaj la nomon de la partio
- ↑ [ pole Digna laboro – Wiosna. Arkivita el la originalo je 2019-02-04. Alirita 2019-02-04. pole Digna laboro – Wiosna]
- ↑ 3,0 3,1 pole Pensioj Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ pole Porfamilia politiko Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ pole Lernejo Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- pole Oficiala retpaĝo de Wiosna Arkivigite je 2019-03-27 per la retarkivo Wayback Machine